Suferinte de SARS, serioza trosekeco kaj
aliaj malfavoraj faktoroj, la nacia ekonomio de Chinio kreskis je
8.5% en la unuaj 3 trimestroj de 2003, kio markis, ke la chinaj
entreprenoj disvolvighis rapide kaj iliaj multaj normoj kreskis
rapidege kompare kun tiuj en la pasintaj jaroj. En la unuaj 3 trimestroj
de 2003 la produktado, konsumado kaj profito kreskis harmonie.
En
tiu tempo la nacia ekonomio de Chinio kreskis kun jenaj 8 trajtoj:
Unue,
la nacia ekonomio kreskis rapide. Lau nekompleta statistiko la totala
enlanda industria produktovaloro en la unuaj 3 trimestroj de 2003
estis 7911.4 miliardoj da juanoj. Tio markis, ke lau la komparebla
prezaro ghi kreskis je 8.5% pli multe ol tiu en la sama periodo
de la pasinta jaro. La kresko estis pli alta je 0.6% ol tiu en la
sama periodo de 2002. Sole en la tria trimestro la industria produktovaloro
kreskis je 9.1%, sed en la dua trimestro je nur 6.7%. Tio markas,
ke la nacia ekonomio de Chinio jam liberigis sin el la negativa
influo de SARS kaj denove kreskis rapide. La dispozicio de la industria
disvolvigho montras, ke la china ekonomio trovighas en la periodo
de rapida kresko kaj la sekundara industrio kreskis rimarkinde.
Due,
agrikulturo kreskis stabile en la struktura reguligado. Tio kauzighis
chefe de la pluapasha reguligo de la terkultura strukturo. La kampoj
por greno kaj sukerdonaj plantoj reduktighis kaj tiuj por kotono
kaj legomoj pliighis. Pro shanghigho de la kulturata areo kaj pro
naturaj katastrofoj la totala jara produktokvanto de greno, oledonaj
kaj sukerdonaj plantoj kredeble malpliighis, tamen stabile kreskis
la brutobredado, fishkaptado kaj forstumado kaj la kotona produktokvanto
restas sur la sama nivelo, kia tiu en la pasinta jaro.
Trie,
la industria produktado kreskis rapide kaj profitodone. En la unuaj
3 trimestroj de 2003 la kompare grandaj industriaj entreprenoj kreis
aldonvaloron de 2897.5 miliardoj da juanoj, je 16.5% pli multe ol
en la sama periodo de la pasinta jaro, alivorte la kresko pli rapidis
ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro je 4.3%. Tio estas
la plej rapida kresko de post 1995. La alia trajto de la industria
disvolvigho estas kompleta kresko de chiuj ekonomiaj faktoroj. Statistiko
montras, ke la rapida kresko de la industria produktado de Chinio
strikte rilatas kun levigho de konsumado de la chinaj loghantoj
kaj rapida kresko de investado kaj eksportado.
Kvare,
investo al la fiksitaj havajhoj estas energia. En la unuaj 3 trimestroj
de 2003 la totala socia investo al fiksitaj havajhoj estis 3435.1
miliardoj da juanoj, je 30.5% pli multe ol tiu en la sama periodo
de 2002. La investaj sumoj devenis chefe de chinaj kaj alilandaj
entreprenoj kaj enlanda kredito, kio markas, ke la investa strukturo
pluapashe plibonighis.
Kvine,
rapide keskis la ekstera komerco kaj fremdlanda kapitalo utiligata
de Chinio. En la unuaj 3 trimestroj de 2003 la totala importa kaj
eksporta valoro atingis 606.3 miliardojn da usonaj dolaroj, je 36.2%
pli alta ol tiu en la sama periodo de 2002. En tiu periodo Chinio
ricevis favoran bilancon de 9.1 miliardoj da usonaj dolaroj, malpli
multe ol tiu en la pasinta jaro je 10.9 miliardoj da usonaj dolaroj.
La ordinaraj eksportajhoj kreskis pli multe ol la prilaboritaj eksportajhoj.
La eksportado al gravaj komercaj kompanoj rapide kreskis, i.a. tiu
al la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj, Usono kaj Australio kreskis
je pli ol 30% kaj tiu al Europa Unio kaj Rusio je 40%. La rezervitaj
fremdaj valutoj de la shtato multe kreskis: fine de septembro 383.9
miliardoj da usonaj dolaroj, je 97.5 miliardoj da usonaj dolaroj
pli multe ol tiu en la komenco de la sama jaro.
Sese,
la vendovaloro de la enlanda merkato stabile kreskis. En la unuaj
3 trimestroj de 2003 la totala socia podetala vendovaloro estis
3269.9 miliardoj da juanoj, je 8.6% pli multe ol tiu en la sama
periodo de 2002, interalie, en la tria trimestro la kresko estis
9.7% kaj reatingis la nivelon antau eksplodo de SARS. La kresko
de vendovaloro de urbanoj evidente pli rapidis ol tiu de la kamparanoj.
La konsumado de novaj objektoj daure kreskis. En la unuaj 3 trimestroj
de 2003 la areo de venditaj komercaj loghdomoj estis pli multa je
35.9% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.
Sepe,
la merkata prezaro estis fundamente stabila. En la unuaj 3 trimestroj
de 2003 la prezaro de la loghantara konsumado kreskis je 0.7%, dum
la podetala prezaro falis je 0.5% kompare kun tiu en la sama periodo
de 2002. La prezaro de elfabrikighintaj industriajhoj kaj produktaj
rimedoj levighis pli kaj pli malrapide, sed en la unuaj 3 trimestroj
de 2003 la prezaro de la elfabrikighintaj industriajhoj kreskis
je 2.4% kompare kun tiu en la sama periodo de 2002.
Oke,
la enspezo de urbanoj kaj kamparanoj daure kreskis. En la unuaj
3 trimestroj de 2003 la pokapa enspezo de urbanoj estis 6347 juanoj,
je 9% pli multe ol tiu en la sama periodo de 2002. Malgrau la malhelpo
de SARS, la enspezo de kamparanoj daure kreskis, dank' al plirapidigho
de la reguligo de la agrikultura strukturo, levigho de la agrikulturaj
produktajhoj kaj malpezigho de la kamparana shargho. En la unuaj
3 trimestroj de 2003 la pokapa kamparana enspezo kreskis je 3.8%.
Unuvorte,
en la unuaj 3 trimestroj de 2003 la china ekonomio disvolvighis
kontinue, rapide kaj sane. La industria produktado, investo al la
fiksitaj havajhoj, importa kaj eksporta produktokvanto rapide kreskis.
La movforto por kresko de mikrokosma ekonomio pliighis. La ghenerala
situacio estas la plej bona de la lastaj jaroj, tamen en la ekonomia
vivo ekzistas ankau multe da problemoj. Ankorau ne solvighis la
malfacilo pliigi la kamparanan enspezon, kio jam malhelpis la ekonomian
disvolvighon en pluraj jaroj, kaj krom tio la laborigo estas ankorau
malfacila. Daure ekzistas la malekvilibro inter la investado kaj
konsumado, la urboj kaj kamparo, la industria produktado, energia
produktado kaj transporta disvolvigho. Chio chi tio estas solvenda
ghustatempe.
|