Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Chinio kaj Usono subskribis serion da kontraktoj valorantaj pli ol 6 miliardojn da usonaj dolaroj

    En la 12-a de novembro lau la loka tempo Chinio kaj Usono subskribis en Vashingtono kaj Detrojto 3 grandajn komercajn kontraktojn valorantajn entute 6 miliardojn da usonaj dolaroj.

    En tiu tago 5 chinaj aviadaj kompanioj subskribis kontrakton kun Boeing-kompanio pri 30 nov-generaciaj aviadiloj737 valorantaj 1.7 miliardojn da usonaj dolaroj, kiuj estos liverataj en la jaroj 2005 kaj 2006 al la China Internacia Aviada Kompanio kaj la aviadaj kompanioj de Hainan, Shandong, Shenzhen kaj Xiamen.

    Ankau la 1-a Grupo pri Aviada Industrio de Chinio subskribis kontrakton pri aviadila motoro de GE, kiun oni aplikos al la china aviadilo ARJ21. La valoro de tiu kontrakto en la venontaj 20 jaroj atingos 3 miliardojn da usonaj dolaroj.

    En Detrojto la China Entreprenista Delegacio pri Auta Industrio kaj General Motors (GM) subskribis kontrakton kun valoro de 1.4 miliardoj da usonaj dolaroj, kiu inkluzivas Cadillac-autojn valorantajn 200 milionojn da usonaj dolaroj, autopecojn de la kompanio Cadillac valorantajn 400 milionojn da usonaj dolaroj kaj autopecojn de Buick Regal kun valoro de 700 milionoj da usonaj dolaroj.

    Evans, komerca ministro de Usono, diris, ke li ghojas pri la kontraktoj. Kaj la kontraktoj estos tre enspezigaj por la usonaj kompanioj, donos pli da laborpostenoj al usonaj manufakturoj kaj multe influos la usonan ekonomion. Li diris, ke Usono klopodas disvolvi la komercajn rilatojn kun Chinio.