Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Autokurado en Chinio hodiau
kaj hierau

de KATO (Japanio)

    En la 80-aj jaroj, kiam mi laboris en Pekino kiel speciala raportisto, automobilo estis nemankigebla ne nur por mia laboro, sed ankau por la chiutaga vivo.

    En Chinio mi estis eksterlanda raportisto, tial pro ofico mi devis kuri jen tien, jen chi tien. Por raporti pri audienco de chinaj gvidantoj mi devis veturi al la Popola Halo okcidente de Tian'anmen-placo; por intervjui famulojn mi ofte kuris al la Pekina Universitato en la nordokcidenta antauurbo de Pekino; por sendi fotojn mi devis direkti min al la Administracio de Longdistanca Telefonado sur Chang'an-strato; por raporti diplomatian aferon de Chinio, antau alflugo de gravaj alilandaj gastoj al Pekino, mi devis ghustatempe atingi la Internacian Aerodromon en la nordorienta antauurbo de Pekino. Pekino estas grandega urbo. Chiufoje mi devis kuri dekojn da kilometroj. Sen automobilo mi ne povus plenumi la oficon.

    Ankau por mia chiutaga vivo automobilo estis nemankigebla. Ekz. informighinte, ke freshaj spinaco kaj oranghoj aperis en bazaro, mi senprokraste direktis min al la bazaro. Kiam oni diris al mia edzino, ke ie acheteblas chipaj surtutoj, shi tuj sin direktis tien. En la jaroj, kiam ne sufichis materia livero en Chinio, nur malmulte da homoj havis personan automobilon kaj ni, eksterlandanoj, sentis grandan oportunecon pro nia propra automobilo.

    Tiam Pekino havis ankau taksiojn, tamen ili estis tre malmultaj kaj malfacile renkonteblaj. La taksioj trovighis nur che hoteloj. Kvankam oni povis lui taksion telefone, tamen oni devis atendi longe.

    Tiam sur Chang'an-strato kaj la Dua Rondshoseo kuris malmulte da autoj, tial kvankam mia stirado estis malbona, mi povis sekure veturi. Kompreneble parki auton ne estis tiel malfacile kiel hodiau. Mi povis meti ghin vojrande. Tiam automobiloj de eksterlandanoj portis ekskluzive nigran markon kaj komence de la 80-aj jaroj la eksterlandanoj plejparte estis senditoj de registaroj, tial policanoj malofte ghenis ilin.

    Somere mi kaj mia amiko veturis al Beidaihe, chemara somerumejo. Pro longa vojagho ni preparis du radojn kaj tamburon da benzino, char tiam benzinaj stacioj estis malmultaj. Kvankam ni revenis sekure, tamen renkontis multe da malfaciloj, char tiam mankis ekspresa vojo. Ni bezonis tutan tagon sole por veturo al la somerumejo. Chiufoje, che nia halto amaso da homoj nin chirkauis, kio iafoje ech vekis sensacion. Venis policanoj, kiuj ekzamenis nian pasporton.

    Char la vojagho estis malfacila, mi verkis artikolon kaj publikigis ghin en japana jhurnalo. Ghin tradukis kaj publikigis ankau la china jhurnalo "Referencaj Informoj". En la jaroj, kiam multaj chinoj ne vojaghis per siaj propraj automobiloj, ech china redaktoro interesighis pri mia vojagho.

    La supre menciitaj fenomenoj estis antau la mezo de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, sed nun sur la largha Chang'an-strato ofte vidighas trafika shtopado kaj en nur dekkelkaj jaroj la stato multe shanghighis.

    En la 90-aj jaroj, kiam mi duafoje venis en Pekinon pro ofico, mia mallerta stirado farighis maltrankviliga. Tial mi dungis shoforon, kiam mi devis uzi automobilon en la tago, kaj se mi volis veturi vespere, mi prenis taksion.

    Por akomodighi al ritmo de la moderna vivo multaj pekin-anoj interesighis pri acheto de automobilo. En la okuloj de la chinoj achetpovon havas tiuj socitavoloj, kies jara pokapa enspezo superas 5 mil usonajn dolarojn en Pekino, Shanhajo kaj grandaj chemaraj urboj. China jhurnalo konigis, ke en 1994 nur malpli ol dekono de automobiloj estis achetita de privatuloj, sed nun 60%.

    Fine de 2001 Chinio membrighis al la Monda Komerca Organizo kaj tiam multaj supozis, ke la automobilaj entreprenoj, kies konkurencpovo estas kompare malforta internacie, suferos depresion, sed en 2002, unu jaron post la membrigho de Chinio al MKO, la profitoj de la automobilaj entreprenoj kun tri autokompanioj (grupoj) de Changchun, Shanhajo kaj Dongfeng kiel la kerno kreskis je 60% kompare kun 2001. En 2002 la auta produktokvanto de Chinio atingis 3.48 milionojn, je 40% pli multe ol tiu en 2001. Oni antauvidis, ke en 2003 ghi atingos 3.6 milionojn.

    En la Printempa Festo de 2003 oni multe parolis pri automobilo, char ekde la fino de la pasinta jaro autaj komercistoj faris prez-konkurencon. Ekz. Honda-autokompanio de Kantono plibonigis la kvaliton de sia novtipa automobilo Accord kaj mallevis ghian prezon je 13%. Tio multe ekscitis la prez-sistemon de chinaj automobiloj. Sekve de tio la automobiloj Hongqi, Citroen kaj aliaj mallevis sian prezon unu post alia. Gazetaro de Chinio antauvidis, ke entreprenoj de automobiloj aktive partoprenos en la prezo-konkurenco por okupi pli grandan parton de la china merkato. Fakuloj supozis, ke en 2003 la prezoj de automobiloj fabrikitaj de Chinio mallevighos je 8-10%, dum tiu de la importitaj je 5%.

    Chinio nun marshas al la socio de automobiloj. Se chinaj entreprenoj ne rapide plibonigos sian medion, tio kauzos grandan malutilon al ili en la estonteco.

    Chinio konstruis multe da ekspresaj vojoj, kies skalo nun okupas la trian lokon de la mondo, tamen estas ankorau multe da mankoj, ekz. benzinaj stacioj ne sufichas, oni devas tro longe atendi pro trafika akcidento, ofte okazas trafika shtopado kaj che la autovojoj mankas autonoktejoj. En urboj la parkoj che magazenoj kaj hoteloj estas malvastaj, ne estas popularigita la auto-asekuro kaj krome estas multe da problemoj pri transportado. Chio chi tio estas urghe solvenda.