Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Inaugurighis la plej granda
auto-ekspozicio en Shanhajo

    Lastatempe inaugurighis en Shanhajo la 10-a Shanhaja Internacia Auto-industria Ekspozicio, kies skalo estas plej granda en la historio de Chinio. Pli ol 300 autoj de 730 autaj entreprenoj el 23 landoj kaj regionoj partoprenas la ekspozicion kaj 116 autoj venis rekte de eksterlando. Ili estas montrataj en 5 endomaj kaj 4 eksterdomaj eksponejoj, inkl. plej novajn autojn de famaj entreprenoj Ford, GhE kaj Volkswagen.

    Por krei sekuran kaj bonan medion de ekspozicio la rilataj organizoj adoptas efikajn rimedojn, ekz. limigo de rigardantoj, aerumo kaj antisepso.

    La ekspozicio finighos en la 27-a de aprilo.