|   Altklasaj 
              blukolumuloj urghe bezonataj      Lau 
              la analizo pri la bezono de laboruloj de diversaj fakoj en 2002, 
              laboruloj de manufakturado, precipe kapablaj fakuloj (alinome altklasaj 
              blukolumuloj), estas tre bonvenaj.     Koncernaj 
              specialistoj tiel opiniis: Bezono je laboruloj de manufakturado 
              estis nigra chevalo por la laborula merkato de 2002. Oni tute ne 
              atendis, ke fakaj laboruloj estis tiel bonvenaj al multaj famaj 
              entreprenoj, ke la salajro de laboruloj estis pli alta ol tiu por 
              administrantoj, kaj krome ili estis favorataj de ekstraj privilegioj. 
              Tio pruvis, ke laboruloj de manufakturado jam okupis gravan lokon 
              en la personara strukturo en evoluintaj urboj. Sekve oni venis al 
              la konkludo, ke en la vonontaj jaroj altklasaj blukolumuloj estos 
              tre bonvenaj.  Ankorau 
              bonvenaj estas laboruloj de telekomunika industrio      Dum 
              longa tempo ofico en telekomunika fako estas tre preferata de laborserchantoj, 
              ke la meznombra salajro de la profesiuloj estis plej alta dum longa 
              tempo. Telekomunikaj entreprenoj bezonas pli kaj pli multajn diplomitojn 
              de telekomunika inghenierio, komputoriko kaj ghia teknologio, informadika 
              inghernierio kaj elektronika informadika inghenierio.      Krom 
              teknologiaj kaj administraj laboruloj, ankau fakuloj por merkata 
              vendado estas multe bezonataj de la telekomunika industrio. Kune 
              kun turnigho de la telekomunika merkato de vendanto al tiu de achetanto, 
              la telekomunikaj entreprenoj energie potencigas sian personaron 
              por ofertado, do laboruloj talentaj kaj en teknologio kaj en merkata 
              ofertado estas tre bonvenaj.  Daure 
              furoras dungigho al la informa industrio kaj financo      Antaue 
              oni kutimis kunligi la informan industrion kun interreta shaumo, 
              sed fakte la informa industrio estas nove levighinta esperdona industrio. 
              Oni statistikis, ke nuntempe la komputora industrio donas plej multajn 
              laborpostenojn kaj neniu alia industrio povas superi ghin en tiu 
              flanko. La informa industrio bezonas en 2003 grandan nombron da 
              laboruloj por komunikado, interreto, telekomuniko, disvolvo de sistemoj, 
              softvara inghenierio, datuma analizo k.a.     Entreprenado 
              de fremdaj bankoj en Chinio kaj pli kaj pli multaj servoj de financa 
              asekuro sentas nesufichon de fakaj, precipe altklasaj kapabluloj 
              en tiuj kampoj.  Bonvenaj 
              estas laboruloj de informa teknologio      Laboruloj 
              de informa teknologio estas plej bonvenaj. Mankas al mikroelektronika 
              industrio de Shanhajo 300 mil laboruloj tiufakaj. Koncernaj specialistoj 
              antaukalkulis, ke en la venontaj 5 jaroj Shanhajo bezonos duonmilionon 
              da laboruloj de informa teknologio inkluzive de cirkvita analizo, 
              elektronika produktado, produktado de hejmaj elektraj aparatoj, 
              komunikado, poshtelefonio kaj industria mikroonda komunikado.     Krome, 
              post aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo, la china socio 
              pli multe sin malfermis al la mondo, kaj oni bezonas multajn raportistojn, 
              redaktorojn, programistojn kaj laborulojn de servaj profesioj inkluzive 
              de kompetentaj konsilistoj kaj projektistoj. Ankau altklasaj administrantoj 
              spertaj kaj pri internacia funkciado kaj pri la stato de la loko 
              estos multe preferataj. 
 |