Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


La plej granda china komerca korporacio Bailian fondita en Shanhajo

    En aprilo de 2003 fundighis en Shanhajo la plej granda china komerca korporacio Bailian. La korporacio konsistas el 4 grandaj entreprenoj de komercado kaj varcirkulado, kun registrita kapitalo de miliardo da juanoj kaj totala kapitalo de 28 miliardoj da juanoj. Ghia enspezo de vendo atingos 70 miliardojn da juanoj.

    La korporacio havas pli ol 400 filiojn en pli ol 20 provincoj, inkluzive de centroj de achetado, chiovendejoj, memservejoj, butikoj kaj rabataj butikoj. En la lasta jaro la enspezo de la vendogrupo estis 20 miliardoj da juanoj, starante en la unua vico de la 100 plej grandaj entreprenoj de Chinio. .