En
la 28-a de aprilo de 2003 ekfunkciis la Kontrola kaj Administra
Komisiono de Bankoj de Chinio. De tiu momento kune funkcias tri
kontrolaj kaj administraj komisionoj por bankoj, obligacioj kaj
asekuro, kaj samtempe kun tio finighis la longa epoko, en kiu la
China Popola Banko superregis kaj la monan politikon kaj la kontrolon
super la bankoj.
La
chefaj funkcioj de la Kontrola kaj Administra Komisiono de Bankoj
de Chinio estas: ekzameni kaj ratifiki establighon, shanghighon
kaj finighon de financa institucio de banko kaj ghia filio kaj iliajn
funkciojn; praktiki chelokan kaj nechelokan kontrolon kaj administradon
al la financaj institucioj de bankoj kaj lauleghe puni agojn malobservantajn
leghon kaj regularon; ekzameni kvalifikitecon de superaj oficistoj
de financaj institucioj de bankoj; kompili datumarojn kaj tabelojn
de chiuj bankoj de la lando kaj publikigi ilin lau koncerna difino
de la shtato; kolekti opiniojn kaj konsilojn pri traktado por eventuala
krizo de financaj institucioj de mondeponado elmetitajn de koncernaj
departementoj; fari chiutagan administran laboron de superrega komisiono
de la bankoj kaj gravaj financaj institucioj de la shtato; plenumi
taskojn asignitajn de la Shtata Konsilantaro.
Liu
Mingkang, prezidanto de la Kontrola kaj Administra Komisiono de
Bankoj de Chinio, konigis per ghia hejmpagho la multe atentatajn
chefajn partojn de ghia laboro, nome malmultigi la pocentojn de
malbona pruntedono por preventi kaj solvi financan krizon; laueble
repreni la malbonan pruntedonon per diversaj formoj inkluzive de
legha, ekonomia kaj administra rimedo por redukti damaghon; pli
raciigi pruntedonan strukturon kaj altigi kvaliton de pruntedono;
rapidigi reformadon de financa sistemo en la kamparo, plene disvolvi
la subtenan rolon de financo al la agrikulturo kaj kampara ekonomio
kaj profundigi reformadon de shtataj komercaj bankoj.
|