S-ro
Dong Taikang estas prezidanto de la asocio de chinoj en Kuvajtio.
Lastatempe li sin okupis pri kontaktigho kun irakaj komercistoj
en Kuvajtio, Unuighintaj Arabaj Emirlandoj kaj Saudi-Arabio, por
sin prepari por eniri en merkaton en Irako post la milito. S-ro
Dong venis de Shanhajo kaj komencis negocadon en Kuvajtio en 1988.
Li spertis la invadon de Irako al Kuvajtio kaj la Golfan Militon,
kaj bone scias la merkaton de Mez-Oriento.
Grandskala
rekonstruado okazos en la postmilita Irako. Statistiko raportis,
ke 2400 kilometroj da autovojo, 200 pontoj, 2500 lernejoj kaj 120
hospitaloj en Irako bezonas rekonstruadon. Chinoj povas gajni parton
de la rekonstruado che perantoj en Usono kaj Kuvajtio. Chinaj entreprenoj
kaj komercistoj postulas kompare malaltan memkoston kaj garantias
kvaliton de produktajhoj. Chinaj varoj en nealta prezo estas tre
bonvenaj al la merkato de Irako.
Kuvajtio
estas najbaro de Irako kaj multaj komercistoj prenas Kuvajtion kiel
bazon por eniri en la postmilitan Irakon. Kelkaj entreprenoj kaj
komercistoj venis al Kuvajtio antau pluraj jaroj kaj nun atendas
shancon por eniri la unuaj en la merkaton de Irako. S-ro Dong pretigis
pli ol 20 kontenerojn plenajn de diversaj varoj en unu monato kaj
duono de la varoj jam estis vendita en Irako. La varoj estis vestoj,
shuoj, chapoj, protektaj uzajhoj en laboro kaj konstruaj materialoj.
33-jara
Zhu Binghua revenis de Mez-Oriento antau nelonge. Li havas centron
de pogranda vendado en Unuighintaj Arabaj Emirlandoj. Li opiniis,
ke post la milito Irako bezonas multe da materialoj kaj ghia richega
petrolo farighos giganta achetpovo de la iraka popolo.
Zhu
vendas vestojn, tekstilajhojn, chiutagajn bezonajhojn, ludilojn
kaj plastajn objektojn. Li diris, ke li kiel eble plej rapide reiros
en Irakon tuj post finigho de la milito.
S-ro
Tao Haiyun estas direktoro de iu kompanio de eksportado de malgrandaj
varoj en Nankino. Li diris, ke rekonstruado en Irako longe dauros,
kaj la malgrandaj varoj kovros grandan parton de tiuflanka merkato
de Irako. Produktajhoj de malpeza industrio de Chinio estas bonkvalitaj,
sed malmultekostaj. Nun 70% de la chiutagaj bezonajhoj uzataj en
Irako venis de Chinio. Antau la milito la varoj ne povis rekte atingi
Irakon kaj bezonis transigon en aliaj landoj. Nun rekta eksporto
al Irako estas esperebla, kio multe shparos pagon por transportado.
Multaj
komercistoj de Wenzhou de Zhejiang-provinco, loko fama pro grandskala
produktado de malgrandaj varoj, antau longe atentis la rekonstruadon
en la postmilita Irako. Antau la eksplodo de la milito 400-500 komercistoj
de Wenzhou komercis en Mez-Oriento kaj 100 el ili en Irako. Dum
la milito ili ne chesis transporti varojn en Mez-Orienton kun la
espero, ke ili povos la unuaj gajni la merkaton en Mez-Oriento.
Antau la fino de la milito multaj komercistoj de Wenzhou hastis
al Saudi-Arabio, Kuvajtio, Jordanio kaj Turkio kaj stokis varojn
en havenurboj proksimaj al Irako.
En
1958 Irako kaj Chinio starigis inter si diplomatiajn rilatojn kaj
komencighis komercado. Pro la bezonoj reciproke kontentigeblaj por
la du landoj, la komercado iris glate. Bicikloj, kauchukaj shuoj
kaj televidiloj de Chinio estas vaste konataj en Irako. En la 25-a
de aprilo de 2003 cent mil dighitaj koloraj televidiloj produktitaj
de la televidila fabriko Changhong estis transportitaj al Irako.
Changhong estis la unua china entrepreno enirinta en la merkaton
de Irako. Kredeble pli multe da produktajhoj de Chinio estos konataj
de la iraka popolo.
Transdonighis
la materialoj de humanisma helpo de Chinio al Irako
|