En
la pasintaj 10 jaroj la china ekonomio aplombe sin tenis kontrau
la financa krizo de Azio kaj depresio de la tutmonda ekonomio kaj
disvolvighis chiujare averaghe je 9.7%. En 1992 la totala enlanda
produktovaloro de Chinio estis nur 2400 miliardoj da juanoj, sed
en 2002 ghi atingis 9600 miliardojn da juanoj.
Ray Brooks, delegito de la Internacia Mon-Fonduso en Chinio, diris,
ke la merkata reformado en Chinio profunde impresis lin. Lau li
la plej granda sukceso estas rapida kresko de la labor-enspezoj
kaj malkresko de la malricheco. Multe da chinoj sin liberigis el
malricheco en tiu periodo.
Li
Xingshan, china ekonomikisto, opinias, ke propono de la socialisma
merkata ekonomio havas grandan signifon en transformigho de la sistemo,
kio montris novan prosperighon de la china nacio, char la merkata
mekanismo povas efike dispozicii richfontojn kaj plene mobilizi
la homan aktivecon, tial ghi estas tre viviga por la ekonomio kaj
konkurencpovo.
|