En
1994 la china registaro decidis solvi la problemon pri manghajhoj
kaj vestoj de la 80 milionoj da homoj antau 2000. Tiuj malrichaj
homoj vivis chefe en la sudokcidenta kaj nordokcidenta partoj de
Chinio, kie la naturaj kondichoj estis malbonaj, fundamentaj instalajhoj
mankis kaj socia servado ekstreme postighis. Solvi tiun problemon
strikte rilatas kun la ekonomia disvolvigho, socia progreso, nacia
solidareco kaj landlima stabileco, tial liberigo de tiuj homoj el
malricheco estas granda problemo por Chinio. Maje de 2001 la tiama
china prezidanto Jiang Zemin diris, ke tiu plano jam fundamente
plenumighis.
Nova
statistiko montras, ke nun en la tuta mondo estas 1.3 miliardoj
da malrichuloj kaj krom tio chiuminute pliaj 20 homoj dronas en
malricheco pro milito, malsano, ekonomia krizo kaj aliaj kauzoj,
sed en Chinio chiuminute 20 homoj sin liberigas el malricheco.
La
delegito de la Disvolva Programo de UN en Chinio diris, ke Chinio
rapide disvolvas sian ekonomion kaj rigardas nuligon de malricheco
kiel gravan problemon, kio estas unika inter la disvolvighantaj
landoj.
|