En
2002 la pokapa areo de loghdomoj de la chinoj superis 21 kvadratajn
metrojn, kio markis ke Chinio jam atingis la nivelon de la mez-evoluintaj
landoj sur tiu kampo kaj finighis la epoko, kiam al Chinio mankis
loghdomoj.
Antaue
oni ricevis loghdomojn ekskluzive de siaj oficejoj, sed en la mallonga
tempo la koncepto pri loghdomo shanghighis. Nun la oficejoj ne plu
distribuas loghdomon, kaj la altsalajratoj povas acheti komercan
loghejon kaj malaltsalajratoj achetas domon je malalta prezo kaj
la malrichuloj luas loghdomon.
En
la lastaj jaroj tra la tuta lando la loghdomoj achetitaj de privatuloj
okupas pli kaj pli grandan procenton. Ghis la fino de augusto de
2003, tiu procento atingis 93.6% kaj 95.6% en Shanhajo, kie ekstreme
mankis loghdomoj, kaj pli kaj pli multe da loghantoj ekhavis sian
novan loghejon.
La
reformado pri la sistemo de loghdomoj komplete liberigis la produktopovon
de la china dombiena industrio kaj la domkonstruado disvolvighis
tre rapide. En la pasintaj 5 jaroj en la tuta Chinio finkonstruighis
3.825 miliardoj da kvadrataj metroj da komercaj loghdomoj, kiuj
egalas al la totala areo de loghdomoj konstruitaj en la pasintaj
40 jaroj. 54 milionoj da familioj ekhavis novan loghejon. En la
pasintaj 10 jaroj novaj loghdomoj en Chinio kreskis chiujare je
20%, tio estas la plej rapida en la mondo.
|