La
ghisdata statistiko de la china Ministerio de Eduko montras, ke
en la lastaj jaroj pli kaj pli da abiturientoj trapasis ekzamenon
por altaj lernejoj.
La
konkuro pri naciaj fortoj havas striktan rilaton kun la kreiva nivelo
kaj richfontoj de sciencistoj kaj teknikistoj. Autune de 1997 en
la 15-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio Jiang
Zemin diris, ke por kontentigi la bezonon de la socialisma afero
en la 21-a jarcento Chinio devas elkulturi cent milionojn da altkvalitaj
laboruloj taugaj por la socialisma modernigo kaj samtempe kun tio
devas urghe kulturi milionojn da fakuloj, por akiri iniciativon
en la akra internacia konkuro.
En
1999 Chinio decidis akcepti pliajn 300 mil studentojn, sed lau la
plano ghi devis akcepti nur 1.3 milionojn. En 2000 la chinaj altaj
lernejoj akceptis 2.04 milionojn da novaj studentoj, en 2001 tiu
nombro levighis al 2.5 milionoj. En 2001 la nombro de lernantoj,
studantaj en altaj lernejoj superis 12 milionojn, t.e. duoble kiom
tiu en 1998. En 1998 malpli ol 30% de la abiturientoj eniris en
altajn lernejojn, sed en 2001 pli ol 70%.
Samtempe
kun tio la registaro decidis sociigi la servadon de la superaj lernejoj
kaj iniciatis tiurilatan konstruadon. De 1999 ghis 2001 Chinio konstruis
kaj rekonstruis 50 milionojn da kvadrataj metroj da studentaj pensionoj
kaj manghejoj, kio egalas la totalan areon de tiuj en la pasintaj
50 jaroj.
La
registaro pliigis sian investadon al la eduka afero. En 1998-2001
la sumo asignita de la centra registaro al edukado kreskis chiujare
je 1% kaj fine de 2001 la jara elspezo de la shtato jam atingis
31.4 miliardojn da juanoj kaj en tiuj 4 jaroj (1998-2001) la elspezo
por edukado kreskis plej rapide post naskigho de la nova Chinio.
|