La
china informadika industrio komencighis kompare malfrue kaj komence
de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento komputoroj estas nova afero
por multe da chinoj kaj nur en 1994 ekfunkciis en Chinio interreto,
sed poste ghi rapide disvolvighis.
Nun
pli ol 6 mil registaraj departementoj surretighis kaj la totala
longo de la tutlandaj optikaj kabloj estas 2 milionoj da kilometroj
kaj finkonstruighis la skeletaj retoj el 8 vertikalaj kaj 8 horizontalaj
kablaroj. 20 milionoj da komputoroj jam surretighis kaj pli ol 50
milionoj da homoj uzas interreton per larghrubanda kaj senlinea
metodoj. La nombro de la homoj, kiuj uzas interreton okupas la duan
lokon en la mondo.
Por
akceli la informadikan industrion, en 1998 la shtato unuigis la
Poshtan kaj Telekomunikan Ministerion kaj Elektron-industrian Ministerion
en la Ministerion de Informa Industrio, kiu faris dufojan kompletan
strategian redispozicion de la telekomunikaj entreprenoj en 3 jaroj
kaj fundamente konstruis modernan informadikan dispozicion kun la
merkata reguligo kiel la chefa kaj i.a. konkurenco inter la diversaj
establoj, kaj en chiuj provincoj aperis respondeca sistemo de la
gvidantoj por komplete akceli la informadikan konstruadon.
Dank'
al diligenta kunlaboro de la registaraj departementoj, sciencaj
institutoj kaj telekomunikaj entreprenoj praktikighas tri grandaj
projektoj pri surretigho de la registaro, entreprenoj kaj familioj
kaj tiuj pri financo, dogano, imposto, ekstera komerco kaj aliaj
gravaj naci-ekonomiaj aferoj kaj estas efike utiligataj la sociaj
informadikaj richfontoj. Multe levighis la registaraj monitora povo,
labor-efiko kaj servado. La informadika konstruado faris bonan preparon
por realigi la triaperiodan strategian celon kaj modernigon de Chinio.
|