La
vivo de chinoj multe plibonighis kaj chiujare salajruloj havas almenau
3 feriadojn, chiu el kiuj dauras 7 tagojn. En liberaj tagoj ili
deziras vojaghi alilanden. Pro levigho de la china ekonomio chiam
pli multaj eksterlandanoj direktas sin al Chinio por turismo au
laboro.
La
chinoj estas optimismaj por sia estonteco. La ekonomio de Chinio
daure tendencas al plibonigho. Chinio membrighis al la Monda Komerca
Organizo, sukcesis en invito de Olimpikoj kaj ricevis kvalifikon
partopreni en la Mondpokala Piedpilka Konkurso, chio chi firmigis
la memfidon de la china popolo.
En
la pasintaj jardekoj la china registaro praktikis politikon limigi
al ordinaraj civitanoj la en- kaj ellandighon, tamen en la pasintaj
20 jaroj tiu limigo iom post iom mildighis. Novembre de 2001 ghia
Ministerio de Publika Sekureco publikigis 6 reformojn pri tiu problemo
por faciligi en- kaj ellandighon. Nun por ellandigho la chinoj povas
peti pasporton sen eksterlandana invitilo kaj nur per sia civitana
atesto kaj loghregistro, dum alilandanoj povas peti "verdan
karton", se ili deziras longe loghi en Chinio.
La
Mondpokala Piedpilka Konkurso furorigos vojaghon al Koreio. La 1-an
de decembro, publikighis la rezulto de lotado pri la mondpokalaj
matchoj. La china teamo faros matchon en Koreio almenau 3-foje.
Oni taksis, ke almenau 60 mil chinoj vizitos la konkurson, kaj la
turisma servo de Koreio diris, ke dum la konkurso Koreio gajnos
almenau 200 milionojn da usonaj dolaroj el la chinaj piedpilkaj
maniuloj.
La
Turisma Komisiono de Australio diris, ke oktobre de 2001 la nombro
de la eksterlandaj turistoj, vojaghintaj en Australio, reduktighis
je 16% kompare kun la sama periodo de 2000, tamen la nombro de la
chinaj turistoj levighis je 24%. La turisma servo de Nagasako, grava
turisma gubernio de Japanio, diris, ke de septembro de 2000 ghis
novembro de 2001 pli ol 16 mil chinoj vojaghis al Japanio. Pluraj
lokoj de Japanio rigardas gastigon de chinaj turistoj afero tre
favora al ilia ekonomia kresko.
"En
Printempa Festo de la venonta jaro ni regalos chinajn turistojn
per ghjauzi-o en Arkto," diris finno en Pekino. La 7-an
de decembro 2000, finna delegacio, gvidata de estro de la provinco
Lappland, petis, ke oni faru Finnlandon turisma loko por chinoj.
Ankau Germanio, Egiptio kaj Turkio estos novaj lokoj por chinaj
turistoj. La havaja registaro okazigis simpozion pri turismo en
Pekino. Tajlando organizis mielan vojaghon akompanate de elefanto.
Ankau Svisio, Hispanio, Grekio kaj aliaj landoj faris enketon pri
turismo en Chinio. Oni supozas, ke en 2005 16.4 milionoj da chinoj
turisme vojaghos eksterlanden.
|