Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Kokakolo en Chinio

de CHEN TIAN

    La Kokakola Kompanio de Usono estas la plej granda entrepreno de trinkajho en la mondo. Ghia produktajho vendighas en pli ol 200 landoj kaj regionoj, okupante 48% de la senalkohol-trinkajha merkato de la mondo. Ankau en Chinio la kokakola entreprenado estas prospera: laustatistike 4 specoj de kokakolo okupas 50% da trinkajha merkato en Chinio.

    Jam en 1927 la Kokakola Kompanio havis sian unuan filian enboteligan fabrikon en Shanhajo de Chinio, kiu tiam estis la plej granda ekster Usono. Poste la kompanio starigis tiajn fabrikojn ankau en Tianjin, Qingdao, Kantono kaj aliaj urboj de Chinio.

Shlosilo de sukceso de la Kokakola Kompanio de Usono en Chinio

    Pro historiaj kialoj la Kokakola Kompanio de Usono iam retirighis el la china merkato. En 1979 ghi revenis kaj rapide disvolvighis. Ghis nun ghi investis en Chinio entute pli ol miliardon da usonaj dolaroj kaj starigis 23 enboteligajn fabrikojn kaj 28 fabrikojn de ladtrinkajho.

    Chinigo estas shlosilo de sukceso de la Kokakola Kompanio en Chinio. En la kokakolaj fabrikoj en Chinio 99% da laborantoj estas lokanoj, nome chinoj administras la fabrikojn kaj formas la entreprenan kulturon. Fang Ruijun, prezidanto de la China Kokakola Kompanio Limigita, diris: "Sukceso de nia kompanio dependas de ghiaj laborantoj."

    La chinigo celas malaltigon de la produktokosto. Lu Bingsong, vicprezidanto de la kompanio, diris: "La prezo de nia trinkajho estas same kiel tiu antau 7 jaroj. En tiuj jaroj la prezoj de sukero kaj akvo kaj la salajro de laborantoj altighis, tamen la prezo de nia produktajho ne shanghighis, char ni laueble malaltigis la produktokoston."

    La chinigo inkludas kelkajn flankojn, nome fabrikon, materialojn, laborantojn, produktajhon, pakadon kaj vendadon, preskau chiuj tiuj devenas de Chinio. Kompare kun aliaj flankoj, la vendo en Chinio estas iom kompleksa. La 20-jara disvolvigho de la Pekina Kokakola Kompanio Limigita estas miniaturo de la chinigo de la usona kompanio.

    En la komenco en Chinio estis rekta kaj podetala vendo de kokakolo anstatau pogranda. Sed poste oni trovis, ke Pekino havas sian karakterizajhon, nome kiel politika kaj kultura centro ghi ofte okazigas naciajn kaj internaciajn aktivadojn, tial la trafika regado estas limigo al tia chiutaga konsumajho, dume la kompanio bezonas grandan sumon da mono por funkciigi la rektan vend-reton, tio sendube altigos la produktokoston kaj malfortigos la konkurencan kapablon en la merkato.

    La kompanio tuj sin reordigis kaj kunlaboris kun chinaj komercistoj de pogranda vendo. Utiligante la trafikon kaj vend-reton, ghi kiel eble plej rapide transportas sian produktajhon al konsumantoj. Tial ghi malaltigas sian produktokoston kaj plivastigas la merkaton, samtempe la chinaj komercistoj de pogranda vendo profitas kaj la konsumantoj povas trinki kokakolon kiam ajn kaj kie ajn. Tiel la kompanio, konsumantoj kaj komercistoj chiuj atingas sian celon.

    Nun la Pekina Kokakola Kompanio Limigita starigis partnerajn rilatojn kun pli ol 600 komercistoj de pogranda vendo, kies jara vendokvanto estas duono de tiu de la kompanio.

    Kokakolo estas bonvena en Chinio ankau pro tio, ke ghi kunfandighis kun la loka kulturo. Oni prenas Afu, figuron de dika knabo en tradiciaj chinaj vestoj, kiel sian produktajhofiguron en reklamo diskonigata en la Printempa Festo, tradicia china festo, por ke ghi plachu al chinoj. Poste 12 chinaj aghosimbolaj bestoj, ora ladbotelo memore al la pekina invito de Olimpikoj, China Piedpilka Teamo kaj china papertondajho aperis sur pakumo de kokakolo. Tio impresas chinajn konsumantojn, ke kokakolo estas china produktajho, tio efektive akcelas ghian vendokvanton.

Ambau profitis

    Kokakolo faris kontribuon por la china softtrinkajha industrio. En 1980 vitra botelo de Chinio estis tiom maldika, ke ghi povis elteni premon de nur 16 atmosferoj, nur duonon kiom la postulata. La usona kompanio fine venigis al Chinio specialistojn pri botelfarado kaj senpage donis al la chinaj fabrikoj teknikon de farado de vitraj boteloj, de kio profitis la china trinkajha industrio. Post kuna investado la kompanio donis al la chinaj entreprenoj kapitalon, teknikon kaj administran metodon. La produktokapablo de tiuj fabrikoj kaj la kvanto de iliaj produktajhoj altighis. La kompanio kredigas: "Kie ajn vi achetas kokakolon, ghia gusto estas sama. La gusto de kokakolo en Usono ne diferencas de tiu en Chinio." Tial en Chinio la kompanio donas grandan atenton al la kvalito de siaj produktajhoj. De elekto de materialoj ghis produktado ghi faras periodan kontroladon. Krome por kontroli la kvaliton ghi ankau achetas trinkajhon en la merkato.

    Kokakolo havas sian devizon "Kune krei richajhon", nome chiuj inkluzive laborantojn kaj provizantojn kune kreu richajhon. La kompanio rigardas sin kaj siajn kunlaborantojn kiel tuton: "Ni ne lasas nian trinkajhon al la kunlaborantaj komercistoj, ke ili vendu ghin libervole. Ni helpas ilin vastigi la vendokampon. Kiel aranghi ilian butikon, kiel vigligi ilian vendobretaron kaj kiel vastigi ilian negocon, tio estas nia grava laboro por fortigi la konkurencan kapablon de ni kaj de niaj kunlaborantaj komercistoj."

    "Koncentre produkti la chefan aparaton kaj enboteligi loke" estas chefa produkta medoto de la Kokakola Kompanio en Chinio, nome la kompanio produktas la chefan elementon (chefan aparaton kaj densigitan likvajhon) en nur kelkaj fabrikoj de Chinio bone kontrolantaj la kvaliton. Kaj poste aliaj fabrikoj en diversaj lokoj rajtigitaj de la kompanio aldonas akvon, premon kaj sukeron al la densigita likvajho. Tia metodo garantias la kvaliton kaj akcelas la disvolvighon de la entrepreno. Tio ankau estas bona referenco por la tuta china trinkajha industrio.

    Fakte kokakolo alportas al Chinio ne nur profiton. Ghi jam rekte donis okupon al pli 10 mil chinoj. La statistiko de la Pekina Universitato, Qinghua-universitato kaj la Universitato de Suda Karolino de Usono montras, ke de 1980 la kompanio investis en Chinio entute 1.1 miliardojn da usonaj dolaroj kaj donis okupon al 410 mil chinoj kaj Chinio chiujare gajnis 1.6 miliardojn da juanoj kiel imposton.

    La kompanio planas investi en la venontaj 5 jaroj 150 milionojn da usonaj dolaroj por konstrui 6 fabrikojn. Tiam ghi havos pli ol 30 enboteligajn fabrikojn tra Chinio.