Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Malfermighis la Shanhaja Oro-borso

    Lastatempe malfermighis en Shanhajo la unua oro-borso de Chinio.

    Post fondigho de la popola respubliko en 1949 Chinio praktikis la politikon de unuigho de produktado, acheto, distribuo kaj administrado de oro lau planizita ekonomio. Nun ghi jam farighis la 5-a granda lando produktanta oron kaj la 3-a granda lando konsumanta oron.

    Sekve de malfermigho de la borso, la China Centra Banko chesigos la oro-negocon kaj la prezo de oro estos libera en la borso. 108 entreprenoj de oro-produktado, oro-fandado kaj or-monera farado kaj komercaj bankoj adoptas membro- sistemon en la borso kaj povas fari surlokan au interretan negocon per konkurenco de prezo. Nun la membroj entreprenas chefe kontantan negocon pri oro por kontentigi la bezonon de produktado kaj uzo de oro. Sekve de plibonigho de merkata sistemo de la borso oni disvolvos novajn financajn operaciojn por oro-negoco. Tio farighos nova investa rimedo same kiel akcio, obligacio kaj fremda valuto.