Kune kun veno de la nova jaro 2002, euro
debutis sur la europa kontinento kun areo de pli ol 2.4 milionoj
da kvadrataj kilometroj. En tiu momento euro komencis cirkuli kiel
la legha mono en 12 europaj landoj. Marko, franko, liro k.a. de
la 12 landoj chesis validi en nul horo de la 1-a de marto.
Euro
estas nomo de mono oficiale difinita kiel unueca mono de la Europa
Unio lau la "Madrida Rezolucio" en decembro de 1995. Naskigho
de euro konformas al la integrigho de la monda ekonomio kaj regionigho
kaj grupigho de la internacia ekonomio, al postulo de la pliraciigho
de dispozicio de la mondaj richfontoj. Kaj unuigho de mono estas
la plej alta formo de efektivigo de unuigho kaj kunlaboro.
De
iniciato en 1969 ghis efektivigho en 1999, la unuecigo de mono trapasis
30 jarojn. De iniciato de starigo de europa mona alianco prezentita
en la shtatestra konferenco de la membroj de la Europa Komunumo
en decembro de 1969 ghis difino de kerna intershangha tarifo de
europa mona sistemo en marto de 1979, tiu periodo dauris 10 jarojn.
Periodo de 1979 ghis 1989 estas portuta antauenpusha tempo, ke post
Britio, Irlando kaj Danlando, Grekio, Hispanio, Portugalio, Svedio,
Finnlando kaj Austrio alighis al la Europa Komunumo. En 1988 la
shtatestra konferenco de la Europa Komunumo en Hanovro decidis establi
la Ekonomia-Monan Aliancan Komitaton cele antauenpushi kreon de
unueca mono. De 1989 ghis 1999 estis periodo de laupasha efektivigo:
en 1991 gvidantoj de la 12
landoj de la Europa Komunumo kunvenis en Nederlando kaj subskribis
la konvencion de la Europa Ekonomia-Mona Alianco. En 1992 la Europa
Unio anstatauis la Europan Komunumon kaj 15 landoj farighis ghiaj
membroj. En januaro de 1994 establighis la Europa Mona Buroo. En
decembro de 1995 la nomo de unueca mono estis difinita de la Konsilio
de la Europa Unio en Madrido kiel euro. En majo de 1998 la speciala
konferenco de shtatestroj de la Europa Unio en Madrido decidis lanchi
euron en la 1-a de januaro de 1999 kaj difinis Belgion, Germanion,
Hispanion, Francion, Irlandon, Italion, Luksemburgion, Nederlandon,
Austrion, Portugalion kaj Finnlandon kiel la unuajn landojn de la
eura sistemo. Junie de la sekvanta jaro Grekio alighis al la eura
regiono kaj en la 1-a de januaro de 2002 la monbiletoj kaj moneroj
de euro ekcirkulis en tiuj 12 landoj.
|