Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Influo de euro sur la eknomio de Chinio

    La Europa Unio estas la kvara granda merkato de eksportajhoj de Chinio kaj la dua granda liveranto de ties importajhoj. El vidpunkto de merkata sistemo euro favoros al la disvolvigho de la ekonomio de Chinio.

I. Euro kaj la china komerco

    Unuflanke euro estas favora al Chinio: likvidighis la nefikseco de la intershangha kurzo en la eura regiono, kio multe malaltigis la koston de translandaj negocoj, kaj krome la Europa Unio promesis daurigi la politikon de sinmalfermo al la eksterlando, tial la trialandaj kompanioj inkluzive de tiuj de Chinio povos eniri en la europunian merkaton pli facile kaj malmultekoste, kaj Chinio povos kreskigi eksporton al Europo. Kaj aliflanke estas nefavora flanko al la china komerco, inkluzive de konkurencoj kauzitaj de kresko de komercado interne de Europo; minaco de nova protektismo de la Europa Unio; la Europa Unio ne nur sin direktis al tekstilajhoj kaj aliaj grandkvantaj varoj en la kontraudumpingaj kazoj rilate Chinion, sed ankau alprenis limigajn rimedojn al akvoproduktajhoj kaj kortobirdajhoj, kaj "protektismo de teknologia komerco" kaj "protektismo de verda komerco" de diversaj higienaj kriterioj kaj artikoloj por mediprotektado farighis armiloj de komerca protektismo.

II. Euro kaj china enkonduko de fremda kapitalo

    Ghis la fino de 1997 la investo de europuniaj landoj al Chinio okupis nur 9 % de la tuta investo, kaj la meznombra atingo de kapitalo estis nur 32.7%, malpli multe ol 40.6% de Usono kaj 53.7% de Japanio. Euro akcelos rektan investon al Europo mem kaj malmultigos investon al Chinio en mallonga tempo, sed euro utilos al plibonigo de investa strukturo de fremdlandaj komercistoj en Chinio. Samtempe financaj merkatoj de la landoj de eura regiono verasence unuighos, kio pretigos pli vastan ejon por kolekti kapitalon por chinaj entreprenoj kaj financaj institucioj. En longtempa vidpunkto, la eura kapitala merkato profunde influos Chinion en allogo de fremdlanda kapitalo.

III. Euro kaj la ekstera shuldo kaj fremdvaluta rezervo de Chinio

    Euro farighos grava internacia mono, kio malfortigos la pozicion de la usona dolaro kaj internacie multigos specojn de fremdaj valutoj por rezervo. Tio estas bona shanco por pli granda stabileco de la internacia financa sistemo. Sed tio estos longa periodo, kaj problemoj de la eura regiono influos euron en defio kontrau la usona dolaro. Euro okupas 6% de la resto de la ekstera shuldo de Chinio kaj ghia granda parto transiros la transigan periodon de euro. Tial la forteco kaj la varia trajektorio de euro en la estonteco elmetos pli altan postulon al la administrado de la fremdvaluta rezervo kaj ekstera shuldo de Chinio.

IV. Euro kaj la chinaj bankoj

    Influo de euro sur la china financo montrighos en tri flankoj: unue, interne de la Europa Unio pli kaj pli akrighos financa konkurenco; due, ekster la Europa Unio kreskos la ekspluata forto de la financaj institucioj de la Europa Unio en la Sudorienta Azio, Usono kaj la Meza Oriento; trie, en Chinio, la Europa Unio, kiel integra tuto, certe pluapashe postulos de Chinio malfermon de financa merkato, kaj la financaj institucioj de fremda kapitalo, kiel kolektivo, faros pli fortan defion al la china financa afero.