"Legu
sur reto pri ilia kredita stato." Tio estas la unua pasho de
multaj entreprenoj de Pekino en elekto de kompano.
Se
nur vi per muso klaku la retstacion www.hd315.gov.cn, vi do trovos
la entreprenon kaj ghian leghopersonon de la administra sistemo
pri registrajhoj de la entreprenoj kaj leghopersonoj, serchataj
de vi, kaj scios, chu ili estas legho-observantaj kaj kredindaj.
Tiu sistemo ekfunkciis julie de 2001.
Maturigho
de la merkata ekonomio certe kondukas al kredita ekonomio kaj en
tiu flanko fondigho de la kredita sistemo kaj de entreprenoj kaj
de individuoj ne disigeblas de tiu de la shtata sistemo.
Respondeculo
de la China Kabineto por Bonordigi kaj Reguligi la Merkatan Ekonomion
diris, ke la china registaro aprobas la provon de diversaj lokoj
en fondo de kredita sistemo de entreprenoj kaj individuoj kaj akcelas
tiun bazan laboron de la merkata ekonomio. Nun Chinio jam komencis
fondi la sistemon de arkivo de entreprena ekonomio kaj tiun de individua
kredito.
Administro
de entreprena kredito
Fondo kaj kompletigo de la socia kredita sistemo konforma al la
merkata ekonomio kaj iom-post-ioma fondo de la ekonomia arkivo de
entreprenoj kaj individua kredita sistemo estas rigardataj kiel
unu el la gravaj enhavoj de bonordigo kaj reguligo de la ordo de
la merkata ekonomio kaj ankau unu el la shlosiloj por solvi la malordon
de la merkata ekonomio. La autoritata departemento de la shtato
foje refoje avertis, ke oni devigos la nekredindajn entreprenojn
multe pagi por sia malkredindeco, kio montras la decidemon de la
registaro.
Kial
la kredito de chinaj entreprenoj ne estas kontentiga? La kauzoj
estas diversaj, kaj inter ili estas manko de klara difino de posedanteco
kaj forta deziro pri protekto de siaj rajtoj, manko de fidinda garantio
pri la kredito proponita de la registaro kaj malpeza punado de perfido
de promesoj. Tiuj malbonaj fenomenoj koncernas chefe mezgrandajn
kaj malgrandajn entreprenojn, pro tio la kredita administrado devas
esti farata antau chio super tiuj entreprenoj.
La
mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj havas gravan lokon en la china
ekonomio. Ilia totala produktovaloro konsistigas 60% de tiu de la
chinaj entreprenoj kaj la de ili pagita impostosumo kaj la totala
valoro de iliaj eksportajhoj konsistigas respektive 40% kaj 60%
de tiuj de la tuta lando kaj en ili laboras 75% de la chinaj laboristoj.
Chio chi montras, ke ili estas tre gravaj por disvolvigho de la
china ekonomio.
La
Shtata Ekonomia kaj Komerca Komisiono de Chinio metos fondon de
la kredita sistemo de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj sur
gravan lokon de sia laboro en 2003 kaj komencis fari provon por
funkciigi la sistemon pri registrado de kredito kaj publikigon de
la sistemo. La komisiono nun ellaboras serion da reguloj kaj publikigas
sur interreto la nomojn de la mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj,
kiuj bone plenumas siajn promesojn, kaj la nomojn de iliaj asekurantoj.
Pere de tio oni celas starigi bonan medion de disvolvigho por la
fidindaj entreprenoj kaj efike redukti riskon de ilia entreprenado.
Provi
la individuan krediton
Hodiau, se shanhajanoj pruntas monon en ajna banko, ilia nomo do
automate aperas en la sistemo de findinda servado por individua
kredito, kaj la shanhajanoj, kiuj havas kreditan rilaton kun bankoj,
kaj tiuj, kiuj petis karton de pretertrato, estis registritaj de
individua kredito. Bankoj kaj aliaj entreprenoj povas legi la registrajhojn
de iuj ajn pruntantoj sur reto kaj decidi, chu ili pruntedonas monon
al ili au ne.
Shanhajo
estas la unua urbo, kiu fondis sistemon de individua kredito.
En
tiu urbego, la plej granda ekonomia kaj financa centro de Chinio,
la individua kredito ekfuroris kaj individua pruntado por konsumado
estas farata iom post iom de multaj civitanoj. Multaj homoj faras
pruntadon en bankoj. Iuj kvitigas sin post nur 3-5 tagoj. La shuldado
kaj kvitigo alternas rapide. Oni diris, ke eble al ili ne vere mankas
mono, sed ili volas havi la unuan individuan registron pri kredito
kaj ricevi bonan komenton. Kun tio ili facile pruntas monon por
acheti domon kaj automobilon. En la unua duonjaro de 1998 banko
de Shanhajo komencis funkciigi la individuan pruntedonadon kaj nun
dekkelkaj bankoj de Shanhajo faras tiun servon. Nun el la 20 mil
nove achetitaj automobiloj preskau 7 mil estis achetitaj per pruntita
mono.
Por
ellabori koncernajn leghon kaj regulojn
La 1-an de januaro 2002, komencis praktikighi la unua loka statuto
pri individua kredito en la urbo Shenzhen, kiu havas klarajn difinojn
pri la sfero de informoj de la individua kredito, iliaj kolekto,
uzado, kontrolo kaj regado de la informaj establajhoj, kaj nun la
registro de la individua kredito povas esti konata pere de legha
kanalo.
Por
preventi damaghon al la rajto de homaj sekretoj la statuto de Shenzhen
diras, ke antau publikigo de la informoj oni devas peti aprobon
de la mastro, kaj chi tiu havas rajton koni la kolektitajn informojn
kaj korekti ilin, montrante sian identigilon, kaj krome postuli,
ke la kolektantoj kaj uzantoj de la informoj devas teni ilin en
sekreto kaj ne malkashi ilin al la tria flanko, nek utiligi ilin
en nekoncerna kampo.
Nun
bankoj, doganoj, impostaj autoritatoj kaj administracioj de fremdvaluta
intershangho fondas sistemon pri registrado de la personoj ne bone
agantaj, por ke oni katenu ilin pri larghigo de la entreprenado
kaj ankau aliaj entreprenoj povu legi la registron de tiuj entreprenoj
kaj personoj sur reto.
|