Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Lombardejoj en Chinio

    Ambauflanke de la komerca strato Xidan, Pekino, staras multaj butikoj, inter kiuj trovighas lombardejo kun okulfrapa shildo. Iun matenon s-ino Yu hastis al la lombardejo kaj demandis: "Kiom da juanoj kostas mia ringo? Mi urghe bezonas monon por enhospitaligho de mia patrino." Lombardisto diris, ke ofte venas tiaj homoj, kiuj urghe bezonas monon.

    Lombardejo aperis en Chinio antau 1500 jaroj. En la longa financa historio ghi havis lokon malpli gravan nur ol banko. En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento ghi malaperis kaj en la 80-aj jaroj ghi reaperis kaj atingis sian kulminon de disvolvigho en la 90-aj jaroj. Tiam en Chinio funkciis 3013 lombardejoj. Kun pliigho de la lombardejoj, iuj el ili malobservis regulojn kaj post ordigo nun funkcias nur 1300.

Lombardejoj preferas valorajn objektojn

    Kion preferas la lombardejoj en Pekino?

    Iam ili preferis vestojn kaj televidilojn, kiuj tamen estas neglektataj hodiau. S-ro Duan Ming, direktoro de Jinbao-lombardejo, Pekino, diris, ke ghenerale vestoj estas sezonaj kaj facile eksmodighas kaj iuj klientoj ne plu volas repreni ilin post ricevo de alpruntita mono, kaj la lombardejo devigite vendas ilin, kiel malnovajn vestojn. La prezo de koloraj televidiloj ofte mallevighas, kaj en la dauro de malpli ol 2 monatoj ghi povus fali de 4 mil juanoj al 2 mil juanoj kaj pro tio iuj klientoj ne reprenas la deponajhojn.

    Nun iuj richaj homoj deponas multekostajn objektojn, kiaj valoraj juveloj, automobiloj, valorpaperoj kaj akcioj, kontrau kontanta mono por urgha uzado. Oni preferas lombardejon al banko, char lombardo estas facila. Tie mi renkontis s-ron Ma. Li diris al mi, ke en la pasinta monato li urghe bezonis 300 mil juanojn. Oni informis al li, ke lombardejo povas helpi por solvi la malfacilon. Li veturigis chi tien sian automobilon BWM kaj lombardis ghin. Post nelonge li sukcese faris kontrakton kun iu kaj multe profitis de tio. Nun li venis al la lombardejo por repreni sian garantiajhon.

    Oni nun lombardas la objektojn pli kaj pli valorajn kun stabila prezo, kio montras levighon de la nivelo de la popola vivo.

    Oni diris, ke kun disvolvigho de lombardado, en la estonteco oni povos lombardi ankau fabrikajn markojn, proprieton de intelekto k.s.

Lombardo en la okuloj de shanhajanoj

    Lombardejo farighis nova kanalo por kolekti monon en Shanhajo. La lombardejo Tianyuan sur la strato Weihai, Shanhajo, informis, ke de lombardo oni chiujare povas kolekti 65 milionojn da juanoj.

    La mastroj de la 12 lombardejoj de Shanhajo havas saman opinion, ke hodiau la mastroj de diversaj entreprenoj, komercistoj kaj sukcesintaj investantoj preferas lombardi siajn valorajn objektojn, kiaj novaj famaj brakhorloghoj, valoregaj lanaj vestoj, dom-atestoj, porteblaj komputiloj, modaj poshtelefonoj kaj luksaj automobiloj.

    Oni preferas lombardejon al financa establo, char tie oni deponas facile kaj pagas interezon malpli grandan. Lau difino lombardistoj povas vendi la garantiajhojn 10 tagojn post la limdato de la deponado. La lombardejo Tianyuan konigis, ke nun pli ol 90% de la deponantoj reprenas siajn garantiajhojn kaj ili faras lombardon chefe por kolekti la bezonatajn monsumojn.

La dua banko por la civitanoj

    Lau la tradicia koncepto oni lombardis ghenerale pro malfacileco de la vivo, sed nun kun ekonomia disvolvigho lombardo farighis bona rimedo por solvi la malfacilon de urgha bezono de kapitalo, grandsuma konsumado kaj investado. Ja ne estas hazarde, ke richaj homoj vizitas lombardejon. Oni konigis, ke nun faras lombardon kaj individuoj kaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj.

    Enketo montris, ke preskau duono de la demanditoj preferas lombardejon, kiam ili urghe bezonas monon. Kiel efika helpanto de banko, lombardejoj ludas pozitivan rolon en faciligo de la popola vivo.