Post reveno de Hongkong al la patrio pli
kaj pli intimighis la ekonomiaj rilatoj inter Hongkong kaj la cheftero
de Chinio kaj plifortighis la peranta rolo de Hongkong. La cheftero
ludas gravan rolon por ekonomia disvolvigho kaj prosperigho de Hongkong.
Post membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo oni starigas
pli intimajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter Hongkong kaj
la cheftero de Chinio, kio forte akcelos la ekonomian kunfandighon
de Hongkong kun la cheftero.
Materia,
financa kaj homa cirkulado inter la du lokoj
Post reveno de Hongkong al la patrio plioftighas la materia, financa
kaj homa intershangho inter Hongkong kaj la cheftero.
La
ekonomio de la du lokoj rapide disvolvighas. Lau statistiko de la
Hongkong-a dogano la valoro de komerco inter Hongkong kaj la cheftero
estis 78 miliardoj da usonaj dolaroj en 1997, sed en 2001 ghi levighis
al 157.5 miliardoj. Hongkong estas la plej granda bazo de transita
komerco de Chinio, ghia tria granda komerca kompano kaj dua granda
eksporta merkato, dum la cheftero estas la plej granda eksporta
merkato de Hongkong-aj varoj, (chi-flanke ghi superis Usonon en
2001) kaj importa kaj transita loko. Antau la nova situacio post
membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo la cheftero kaj
Hongkong planas starigi pli intimajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn
kaj tiukampe jam akiris rimarkindan sukceson. La cheftero de Chinio
konsentis doni al la varoj produktitaj en Hongkong impostliberan
favoron, kio certe akcelos komercadon inter la du lokoj.
Hongkong
kaj la cheftero multe pliigis investon unu al la alia, kio farighis
kapitala cirkulo. Post ekpraktikado de la politiko pri reformado
kaj pordmalfermo la Hongkong-a kapitalo eniris en la chefteron kaj
post nelonge formighis la sistemo "Fronte vendejo, poste fabriko"
en Hongkong kaj la delto de Perlo-rivero, kio ludis gravan rolon
por ekonomia disvolvigho de la du lokoj kaj transiro de la Hongkong-a
ekonomio kaj intimigis la ekonomiajn rilatojn inter la du lokoj.
Post 1997 Hongkong investis pli da mono al la cheftero. Oni taksis,
ke ghis nun Hongkong investis entute 180 mil projektojn de la cheftero
kun la interkonsentita sumo de 350 miliardoj da usonaj dolaroj kaj
la efektivigita investa sumo superis 180 miliardojn da usonaj dolaroj,
kaj Hongkong estas loko, al kiu la cheftero de Chinio investis plej
multe.
Lau
nekompleta statistiko chiujare 1-2 miliardoj da usonaj dolaroj eniris
en Hongkong-ajn borsojn kaj ghis la fino de 1999 la cheftero investis
al Hongkong 104.5 miliardojn da usonaj dolaroj. Nun 2 mil entreprenoj
de la cheftero faras financan, komercan kaj servan operaciojn en
Hongkong.
Jam
antau multaj jaroj loghantoj de la du lokoj ofte vizitis sin reciproke
kaj tiam ili chefe vizitis siajn parencojn kaj amikojn, sed nun
ilia vizito estas chefe por komercado kaj turismo. Nun la cheftero
estas loko, kien Hongkong-aj turistoj plej shatas vojaghi kaj kie
fari achetojn. Ankau loghantoj de la cheftero multe vizitas Hongkong.
En 1997 turismis en Hongkong 2.3 milionoj da chefteraj loghantoj
kaj en 2001 tiu nombro levighis al 4.45 milionoj, kiuj konsistigis
32% de la vizitantoj al Hongkong. Turismo multe akcelis la konsumadon
de la du lokoj. En 2001 la chefteraj turistoj konsumis 23 miliardojn
da Hongkong-aj dolaroj en Hongkong. En 2000 la chefteron vizitis
50 milionoj da homfojoj el Hongkong kaj tiu nombro kreskis al 52
milionoj en 2001.
Hongkong
daure ludas perantan rolon inter la cheftero kaj Taiwan
Post reveno de Hongkong al la patrio, por la cheftero kaj Taiwan
ghia peranta rolo ne nur ne malfortighis, sed male, potencighis.
Kiel internacia centro financa, navigacia, komerca kaj informa kaj
kiel peranto de ekonomia integrigho de la cheftero, Hongkong kaj
Taiwan, Hongkong estas rigardata kiel ekonomia chefurbo de la chinoj.
Ghi ne nur altiras al si kapitalon de la mondo, sed ankau funkcias
kiel kanalo de kapitalo de Taiwan kaj iuj landoj al la cheftero
kaj ankau loko, kie la cheftero kolektas kapitalon kaj tra kiu ghi
eniras en la internacian merkaton, tial Hongkong estas ne nur fronto
de la internaciigho de la cheftera ekonomio kaj fenestro por ghia
disvolvigho en la internacia merkato, sed ankau ponto por ghia regionigho
kaj integrigho.
La
glata reveno de Hongkong al la patrio kaj simpatio de la Hongkong-anoj
al la patrio bone influas la interrilatojn inter Taiwan kaj la cheftero
kaj dank' al tio la Hongkong-a ekonomio elliberighis el la ekonomia
sistemo de la Okcidento kaj kunfandighis kun tiu de Chinio. Tio
ne nur akcelas la integrighon de ghia ekonomio kun tiu de la cheftero,
sed ankau ludos gvidan rolon por ke la Taiwan-a ekonomio alighu
al la ekonomia sistemo de la patrio. Nun jam komencighis starigo
de la ekonomi-komercaj rilatoj inter Hongkong kaj la cheftero kaj
kredeble aperos nova tendenco al nova sistemo de ekonomia kunlaboro
ambauflanke de Taiwan-markolo post membrigho de Chinio al la Monda
Komerca Organizo, kaj tio estas utila al la ekonomia disvolvigho
kaj kunlaboro en la ekonomia regiono de Chinio.
La
china Wall-strato
Post reveno de Hongkong al la patrio multaj entreprenoj de la cheftero
prenas Hongkong kiel idealan lokon por enmerkatigho de sia entrepreno
kaj kolekto de kapitalo. Nun chinaj entreprenoj kaj entreprenoj,
kies akciulkunvenon regas china kapitalo, kune posedas 1650 miliardojn
da Hongkong-aj dolaroj da akcioj, kiuj konsistigas 40% de la totala
valoro de la Hongkong-aj borsoj. La hodiaua Hongkong jam farighis
la china Wall-strato.
Dank'
al la rapida disvolvigho de la china ekonomio la chinaj entreprenoj
ludos gravan rolon por stabiligi la Hongkong-an akcian merkaton.
Financaj
rilatoj inter la cheftero kaj Hongkong
Post reveno de Hongkong al la patrio la financaj rilatoj inter la
du lokoj farighis pli kaj pli intimaj. Januare de 1997 ligighis
la ATM-reto de Shenzhen kun tiu de Hongkong. Per kredita karto Hongkong-anoj
povas fari achetadon en Shenzhen. Oni taksis, ke nun chiutage 40
milionoj da Hongkong-aj dolaroj fluas en Shenzhen. Ghis la fino
de majo de 2001 sole Shenzhen traktis 35 miliardojn da Hongkong-aj
dolaroj. Kaj krom tio pluraj bankoj de Hongkong enretighis kun siaj
kolegoj en Shanhajo kaj Kantono.
De
la 22-a de junio, 2002, Hongkong-anoj povas pagi chekon de Hongkong-aj
dolaroj en Kantono kaj kantonanoj la samon en Hongkong, tiel ke
oni finos operacion de chekoj nur en du tagoj, sed antaue en 7-14
tagoj. En la estonteco la financaj rilatoj inter Hongkong kaj la
cheftero estos pli intimaj kaj oni kalkulos pli facile.
Krom
tio fakuloj diskutas pri tio, ke Hongkong-aj financaj establoj akceptos
la chefteran monon Renminbi. Oni povas vidi, ke plue disvolvighos
la financa harmonio de la du lokoj.
*
La autoro laboras en la Instituto pri Taiwan sub la China Akademio
de Sociaj Sciencoj.
|