Chinio
havas teritorion de 9.6 milionoj da kvadrataj kilometroj, el kiuj
5.4 milionoj kun multe da altebenajhoj kaj dezertoj trovighas malproksime
de la maroj. Oni nomas tiun parton Okcidento de Chinio. En la pasintaj
200 jaroj, pro troa ekspluato, militado, klimata shanghigho, trafika
malfacilo kaj ekonomia izoliteco, la okcidento farighis sinonimo
de malricheco kaj postighinteco. Disvolvi la okcidenton kaj prosperigi
ghian ekonomion estas deziro de chinaj politikistoj de multaj generacioj.
En
la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento china gvidanto Deng Xiaoping
prezentis "du ideojn". La unua ideo estas akceli pordmalfermon
de la oriento, kaj la okcidento devas alte taksi tiun ideon. Lau
la dua ideo, kiam la china ekonomio atingos certan gradon, la shtato
devas doni pli da atento al la ekonomia disvolvigho de la okcidento
kaj asigni pli da mono por ghi, kaj la oriento devas obei tiun ideon.
En
la pasintaj 20 jaroj la ekonomio rapide disvolvighis en la oriento
kaj tieaj entreprenoj ekvolis investi aliajn lokojn por profiti
per siaj prilaboraj ekipajhoj kaj trovi novan merkaton. La okcidento
de Chinio estas vasta kun abundo da fueloj, laboruloj kaj merkata
bezono, tamen la tieaj fundamentaj instalajhoj estas postighintaj,
mankas kapablaj entreprenistoj, kapitalo kaj tekniko. Ghuste en
tio kushas bona shanco por kuna disvolvigho de la okcidento kaj
oriento.
En
1999 Jiang Zemin, china prezidanto, faris alvokon pri rapida ekonomia
disvolvo de la okcidento, kio markis komencon efektivigi la duan
ideon. En la lastaj 3 jaroj rapide kreskis la investo kaj ekonomio
en la okcidenta regiono kaj oni atingis grandan sukceson en la fundamenta
konstruado, evidente firmigis la ekologi-median konstruadon kaj
bone disvolvis la spiritan civilizacion kaj diversajn sociajn aferojn.
Helpi
la okcidenton kaj disvolvi sin mem
Por la ekonomia disvolvigho la shtato antau chio dedichis sian atenton
kaj investon al ekologio kaj fundamenta konstruado de la okcidento.
Chinio jam fundamente solvis la problemon pri manghajhoj de sia
popolo, kaj sufichas greno. Nun estas bona shanco por lauplane cedi
teron al arbaro kaj herbejo.
Post
la pli-ol-20-jara reformado kaj pordmalfermo la orienta chemara
regiono de Chinio akumulis certan kapitalon, posedas altajn teknologiojn
kaj havas nombron da talentaj personoj, dume la avantagho de pluraj
industrioj jam transiris de la oriento al la okcidento. En la okcidento
la ter-prezo estas kompare malalta, laborfortoj malmultekostaj.
Nun la ekonomia disvolvo en la okcidento havas multe da pli favoraj
kondichoj ol la oriento en la komenco de ghia disvolvigho. Chinio
havas valoran sperton pri ekonomia disvolvigho en apartaj lokoj.
En 2000 la shtato emisiis 70% de la obligacioj por ekonomia disvolvo
de la okcidento kaj ankau 70% de la monsumo pruntita che aliaj landoj
estas uzata en la okcidento.
En
la negoca traktado inter la oriento kaj okcidento aperis pluraj
projektoj kun investo de dek milionoj kaj ech cent milionoj da juanoj.
Guangdong
estas grava ekonomia provinco en Chinio. Ghi plurfoje organizis
mil-homan grupon por viziti la okcidenton. Oni diris, ke Guangdong
faris grandan kontribuon por levigho de la pokapa konsumo de la
okcidento. Respondeculo de la Guangdong-a registaro diris: "La
okcidento havas grandan merkaton. Ghi estos pli profitodona ol eksterlando
por nia investo."
Guangdong
asignis grandan sumon por investi la ekonomian disvolvighon en la
okcidento. Krom la registara, ankau la financa helpo de lokaj entreprenoj
estas granda. La kunlaboraj projektoj de Shenzhen kaj la okcidento
jam superis dek miliardojn da juanoj. Shanhajo faris projektojn
de kunlaboro kun Shaanxi kaj Ningxia kun totala investa sumo de
dekoj da miliardoj da juanoj. Krome, lau plano Shanhajo investos
100 miliardojn da juanoj por la okcidento en 2001-2005.
Zhejiang
havas 7 mil entreprenojn en la okcidento. Ili asignis 20 miliardojn
da juanoj por investi industriojn de naturaj richfontoj, kiuj konsistigas
trionon de la totala investo de Zhejiang en la okcidento.
La
granda investo de Zhejiang montris la allogan forton de la okcidenta
merkato al la orientaj investantoj, ankau kiuj ricevis grandan profiton.
Tio montris la grandan latentan forton kaj rapidan disvolvighon
en tiu kampo.
Pekino
bone kunlaboras kun Interna Mongolio en produktado de elektro, batalo
kontrau sabloshtormo kaj livero de agrikulturaj kaj brutaj produktajhoj.
Tio utilas ne nur al la ekonomia disvolvigho de Interna Mongolio,
sed ankau al livero de fuelo, plibonigo de la ekologia medio kaj
richigo de la merkato de Pekino. Multaj entreprenoj de Zhongguancun,
novteknologia distrikto de la chefurbo, nun disvolvas sin ne nur
en suda Chinio, sed ankau en la okcidento por malkovri novan spacon
de disvolvigho.
Alilanda
financa kontribuo al la ekonomia disvolvigho de la okcidento
La
negoca traktado inter la oriento kaj okcidento de Chinio okazis
jam 6 fojojn. La temo en 2002 estas kunlaboro inter la oriento kaj
okcidento post membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo.
La chi-jara traktado unuafoje ekhavis specialan lokon por alilandaj
investantoj, kiun cheestis mil reprezentantoj el 145 alilandaj entreprenoj,
kaj tio kreis rekordon. Evidente, post membrigho de Chinio al la
Monda Komerca Organizo alilandaj entreprenoj donis pli grandan atenton
al la okcidento de Chinio.
Dank'
al lancho de la strategia plano pri la ekonomia disvolvo de la okcidento,
antau du jaroj iuj famaj translandaj kompanioj esprimis sian intereson
por investi la okcidenton. Nun pli ol cent mondfamaj entreprenoj
havis lokon en tiu regiono. Sole en la novteknologia ghardeno de
Xi'an 400 alilandaj entreprenoj establis sian branchon. 20 el la
500 mondnivelaj potencaj entreprenoj investis tiun urbon.
Komence
oni interesighis nur pri tio, kiel la oriento devas helpi la okcidenton,
por ke tiu liberigu sin el malricheco, kaj poste oni faris shtuparan
transiron pri komercajhoj, teknologioj kaj ekipajhoj kaj post tio
aperis la problemo pri komuna ghuo de la interesoj sub la merkata
mekanismo, disvolvigho kaj reciproka helpo. En la pasintaj dekkelkaj
jaroj la kunlaboro inter la oriento kaj okcidento disvolvighis pli
kaj pli profunden kaj koncernis ne nur ilin mem. La internacia projekto
sin montros en la estonta kunlaboro. Kaj en la okcidento energie
laboros ne nur chinoj, sed ankau multe da eksterlandanoj.
Formi
la ekonomian reton
"Baldau
sternighos reloj de la Qinghai-Tibeta Fervojo, komencighos konstruado
de Longtan-hidroelektrejo kaj la Lanzhou-anoj ekuzos naturgason
de Qaidam..."
La
gravaj projektoj de la ekonomia disvolvigho de la okcidento rearanghos
la richfontojn sur la china teritorio, formos la ekonomian reton
de la okcidento kaj oriento kaj malfermos novan terenon por daura
ekonomia disvolvigho.
La
fuelaj richfontoj de Chinio sin trovas ne ekvilibre. En la vasta
okcidento latentas abundo da naturgaso, nafto, akvo kaj elektro.
Chiujare multe da akvo forfluas, dume la oriento, kie la ekonomio
disvolvighas rapide, urghe bezonas diversajn naturajn richfontojn
kaj fuelojn. La loghantoj de sudorienta Chinio ekfunkciigis termoelektrejojn,
por kiuj ili pagis multe. Pro tio la produktokosto de la oriento
levighas pli kaj pli, dum la loghantoj de la okcidento vivas malriche,
kvankam ili havas abundon da fueloj.
La
gravaj projektoj en la okcidento celas shanghi ghuste tiun fenomenon.
Konduki
elektron de okcidente orienten. Oni sternis 3 elektrajn kablojn
de Tianshengqiao-hidroelektrejo en la limregiono de Yunnan, Guizhou
kaj Guangxi por konduki elektron al Guangdong. Julie de 2001 oni
komencis konstrui Longtan-hidroelektrejon, kies totala generatora
kapacito estas malpli granda nur ol tiu de la elektrejo de la Tri
Gorghoj de Yangzi-rivero. Post ghia finkonstruigho duono de ghia
elektro kondukighos al Guangdong. Post plenumo de tiu projekto 6
elektraj kabloj chiu kun 500 kilovoltoj kondukos elektron de la
okcidento al Guangdong, Shanhajo, Jiangsu, Zhejiang, Pekino, Tianjin
kaj Tangshan. Ili kune formos gravan elektran reton de Chinio.
Konduki
naturgason de okcidente orienten. La gastubo trapasas Xining kaj
atingas Lanzhou. De la 1-a de junio de la pasinta jaro la loghantoj
de Xining kaj Lanzhou jam komencis uzi naturgason de Qaidam. En
2002 oni eksternis la gastubon en du ekstremoj de la projekto, t.e.
Shanhajo kaj Xinjiang. Lau plano en 2004 komplete pretighos la tuta
linio kaj tiam la diversnaciaj popoloj povos uzi naturgason, dume
Xinjiang multe profitos de tio.
Konstruo
de la Qinghai-Tibeta Fervojo shtopos la lastan blankon en la china
historio pri konstruo de fervojoj.
La
konstruo de la Qinghai-Tibeta Fervojo komencighis junie de 2001.
Ghis nun la shtato jam investis 1.1 miliardojn da juanoj. Post 7-8
monatoj la fervojo etendos sin je pliaj 150 km kaj pli proksimighos
al Lhasa.
Dank'
al realigho de serio da gravaj ekonomiaj projektoj pli kaj pli perfektighos
la ekonomia reto tra la tuta Chinio.
|