Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Chefurba Fershtala Kompanio (grupo) -- altteknologia entrepreno

    La Chefurba Fershtala Kompanio (grupo) havas historion de pli ol 80 jaroj. Ghia chefa produktajho estas uzata por gravaj ekonomiaj projektoj kaj nacidefendaj konstruoj de Chinio. 1/13 kaj 1/7 de la shtalajhoj bezonataj de gravaj ekonomiaj kaj nacidefendaj konstruoj estis fabrikitaj de ghi kaj krome ghiaj produktajhoj eksportighas al 50 landoj kaj regionoj. Antaue la produktokvanto de shtalo estis rigardata kiel simbolo de la sinteza nacia forto, tial en la okuloj de multaj chinoj la kompanio estas marko de la industrio de Pekino.

    En la lastaj jaroj ghi uzis grandan monsumon kaj homajn fortojn por solvi la problemojn pri medipolucio kaj haltigis plurajn fundamentajn konstruojn, spite la malaltighon de profito de iuj siaj branchoj.

    Nun en la areo de ghiaj fabrikaj domoj ne plu vidighas densaj fumoj kaj nuboj da polvo nek audighas bruado.

    La shtalistoj, kiuj chiam portis makulan bluzon en la pasinteco, nun portas puran blankan veston kaj farighis elementoj de altteknologia entrepreno.

Shanghigho de la industria strukturo

    La Chefurba Fershtala Kompanio (grupo) havas 3 grandajn ferminejojn, inkl. de tiu en Peruo, 5 ferfandajn fornegojn, 4 shtalejojn kaj 19 laminatejojn kun sinteza povo de produktado de 8 milionoj da tunoj. En 1995 ghi komencis reformadon kaj post tio ghi ne plu estas sole shtata entrepreno, sed granda ekonomia grupo kun pluraj posedsistemoj kaj pluraj leghpersonoj.

    En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento chiuj chinaj shtataj entreprenoj devis doni siajn profitojn al la shtato. Ghi ne kapablis pliigi sian reproduktadon kaj ech fari simplan reproduktadon. Por shanghi tiun fenomenon ghi proponis laukontraktan respondecan produktan sistemon, t.e. doni al la shtato fiksitan sumon de siaj profitoj kaj levi ghin lau la gajnitaj profitoj, dum la entrepreno mem rajtas uzi la superfluajn sumojn por fari teknikan reformadon. La Shtata Konsilio aprobis la proponon post argumentado de ekonomikistoj. En la sekvantaj pli ol dek jaroj, kiam la kompanio praktikis la novan sistemon, ghi enkondukis dekojn da specoj da novaj avangardaj teknikoj de eksterlande, kreis plurajn specojn da teknikoj kaj ekipajhoj kaj eksportis ilin alilanden, inkl. de metalurgia konvertoro, la plej rapida en la mondo, kaj ghia fiksa kapitalo rezervita en la formo de restigitaj profitoj jam superis 10 miliardojn da juanoj kaj en tiu tempo ghi donis al la shtato imposton kaj profitojn de dekoj da miliardoj da juanoj. Fakuloj komentariis, ke ghia kontribuo ampleksas ne nur la grandajn imposton kaj profiton, sed ankau novan pensmanieron.

    Ekde la lasta periodo de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Pekino reviziis la antauan strategion pri urba disvolvigho, lau kiu ghi dedichis grandan atenton al peza industrio. Kaj nun lau la principo pri kompaktaj teknikoj, alta aldonvaloro kaj shparo de energioj ghi dedichas grandan atenton al disvolvo de altteknologiaj kaj informadikaj industrioj. La Chefurba Fershtala Kompanio (grupo), kiel granda entrepreno, devas obei la gheneralan principon de la shtato kaj servi al ghi.

    Surbaze de sia propra forto ghi faris grandskalan reguligon pri sia industria strukturo por shanghi la tradiciajn industriojn en la altteknologiajn.

    En 1995-2000 por produkti fajnajn shtalajhojn ghi asignis 10.18 miliardojn da juanoj al teknika reformado. Fine de 2000 la produktokvanto de la varoj, entenantajn altteknologiajn faktorojn kaj altan aldonvaloron, 6-oblighis kompare kun tiu en 1995.

    En 2001-2005 ghi daure elkribros postighintajn teknikojn kaj aparatojn, inkl. de iuj shtalfandaj fornegoj kaj laminatiloj, kaj plenumos reformadon de gravaj mashinoj. Tiam la produktokvanto de la varoj kun alta aldonvaloro superos 70% de la totala shtala produktokvanto kaj ghi chiujare eksportos pli ol 2 milionojn da tunoj da shtalajhoj kaj levos sian profiton depende chefe de la bonkvalita shtalo.

    La kompanio estas fershtala entrepreno, kiu plej frue en Chinio ekokupis sin pri altteknologiaj industrioj. Ghia chefa parto projektas kaj fabrikas superklasajn integritajn cirkvitojn, tio estas malforta parto en la elektronika industrio de Chinio kaj ofte malhelpas disvolvighon de ghia informadika industrio. Por disvolvi ghin oni bezonas grandan sumon kaj altteknologiojn, tial nur grandegaj entreprenoj kapablas sin okupi pri tio.

    En kunlaboro de la Chefurba Fershtala Kompanio kaj la japana kompanio NEC, naskighis en 1994 la Chefurb-NEC-a Elektronika Limigita Kompanio. Che ghia naskigho la japana flanko diris, ke ghi estas ekonomia establo kaj politikaj organizoj ne devas sin trudi en ghian ekonomian aktivadon, tial la partia organizo de la kompanio ne povis efike funkcii. En 1997 ghenerala filio de la partio alvokis, ke la partianoj devas diligente labori kaj preni sur sin pezajn taskojn por esti elitaj fortoj de la entrepreno kaj fari kulturan konstruadon en la entrepreno cele plenumi la produktajn taskojn. Ilia laboro gajnis konfidon de la japana flanko. De tio la japanoj montris respekton al la partia organizo kaj invitis ghian reprezentanton al la kompania administracio. Prezidanto de la kompania direktoraro Luo Bingsheng diris, ke la kompanio devas atribui chiujn siajn sukcesojn al la ghusta gvido de la partio.

    Nun la kompanio estas unu el la plej grandaj fabrikoj, produktantaj grandan integritan cirkviton per avangarda tekniko en Chinio. Ghia chefa produkto havas 6 kategoriojn el centoj da specoj de integritaj cirkvitoj, kies funkcio jam atingis la mondan nivelon, kaj la kvanto de la cirkvitoj de teleregiloj de koloraj televidiloj kaj tiu de plurfunkciaj horloghoj konsistigas 50% de tiu de la china merkato.

    La Chefurba Fershtala Kompanio (grupo) havas serion da altteknologiaj entreprenoj, kiaj tiu de integrita cirkvito, tiu de industriaj robotoj kaj automobilaj klimatiziloj. Kunlabore kun chinaj kaj alilandaj altteknologiaj entreprenoj ghi investas ankau softvaran ghardenon de Zhongguancun, altteknologian agrikultron kaj aliajn industriojn.

Por verdajhoj

    La Olimpikoj en 2008 rifuzos industrian polucion. La agadprojekto de la Pekinaj Olimpikoj publikigita en marto, 2002, klare montras, ke por redukti la polucion fine de 2003 la shtala produktokvanto de la Chefurba Fershtala Kompanio (grupo) reduktighos al 6 milionoj da tunoj, sed nun ghi produktas 8 milionojn da tunoj. La malpliigho de la produktokvanto perdigos al ghi profiton de 4 miliardoj da juanoj. Nun ghi okupas la 3-an lokon inter la grandaj fershtalaj entreprenoj de Chinio. (La Baoshan-a Fershtala Kompanio de Shanhajo kaj Anshan-a Fershtala Kompanio de Liaoning okupas la unuan kaj duan lokojn respektive.) Post 2003 la chefurba kompanio okupos la kvaran lokon. Antau la fino de 2003 ghi devas emeritigi au transpostenigi 50 mil laboristojn.

    La kompanio tamen opinias, ke por la verdaj Olimpikoj ghi devas fari sian kontribuon kaj indas la perdoj.

    En 2000 la fumo, pulvoro kaj fosfora dioksido elvomitaj de la kompanio mallevighis respektive je 43.84%, 45.7% kaj 57.34%. Per tio ghi antautempe plenumis la postulon de la china registaro pri redukto de industria polucio, kaj la verdigita areo de la fabriko atingis 1920 mil kvadratajn metrojn.

    La pli granda aktivado pri verdigo iras en la rondo de la laboristoj de la kompanio.

    La plej granda polucia fonto de la kompanio, t.e. ghia granda aglomerejo en la distrikto Shijingshan, translokighos el Pekino kaj samtempe kun tio ankau la fabriko de krudaj materialoj estos multe reduktita kaj hermetike traktata. En la venontaj 5 jaroj ghi translokos 3 koaksajn fornegojn al Qian'an de Hebei-provinco kaj tie denove starigos bazon de krudaj materialoj.

    Krom tio, la eksperimento trakti blankan rubon per industria koaksa forno jam proksimighas al sia fino. Chiujare Pekino devas trakti 20-30 tunojn da plasta rubo. Post la eksperimento oni fundamente solvos la problemon pri blanka rubo.

    Krom tio la kompanio sin okupas ankau pri esploro pri metalurgiaj fornegoj por trakti la eluzitajn kauchukajn pleumatikojn kaj bateriojn. Tiuj ekipajhoj povas trakti centojn da tunoj da eluzitaj objektoj kaj rubo. Ili traktos per alttemperatura fandado ankau injektilojn uzitajn de hospitaloj.

    En Pekino chiujare estas 100 mil eluzitaj automobiloj. Koncerne tion la kompanio diris, ke ghi povas trakti ilin per fandado.

    La kompanio planas konstrui en la fabrika areo metalurgian muzeon kaj grandan tropikan botanikan ghardenon en forcejo. Tiam la medio de la kompanio atingos la mondan nivelon kaj povos kontentigi la bezonon de la Olimpikoj en 2008.