Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Batalo kontrau monlavado

    En la lastaj jaroj pli kaj pli multighis en Chinio monlavado. La monlavistoj ne nur chinaj, sed ankau alilandaj faras tiun krimagon en Chinio. Por likvidi la kashitan krimon ekonomian kaj socian la China Popola Banko, kunlabore kun aliaj financaj establajhoj, nun preparas serion da kontraumonlavaj reguloj.

Serioza situacio

    Krimuloj miksas kontrauleghe akiritan monon kun legha enspezo kaj faras komplikan negocadon pere de banko kaj aliaj financaj establajhoj por nebuligi devenon de la monsumoj kaj poste translokas ilin per leghaj rimedoj.

    La monlavado utilas al toksovendistoj, kontrabandistoj, koruptighintaj shtatoficistoj kaj aliaj krimuloj en ilia krimago, malutilas al la socia sekureco kaj serioze minacas la ekonomian aktivadon kaj financan merkaton.

    Nun la internacia socio rigardas monlavadon krimago. Ekde la mezo de la 80-aj jaroj de la 20-a jc. pluraj landoj publikigis leghon kontrau monlavado, kaj Chinio oficiale difinis krimon de monlavado en sia kriminala kodo ekpraktikata oktobre de 1997.

    Kun ekonomia tutmondigho ankau monlavado disvolvighas tra la tuta mondo. Veterana APEK-oficisto esploranta monlavadon diris, ke chiujare almenau 200 miliardoj da usonaj dolaroj transmovighas aliloken pere de bankoj de la Azi-Pacifika Regiono, tamen monlavado en tiu regiono neniam estas multe atentata.

    La centra banko de Chinio analizis en sia raporto, ke char Chinio praktikas kompare rigoran sistemon de la bankoj kaj la administrado de la bankaj kontoj estas kompare postighinta, la bila merkato ne regula kaj la banka regpovo bezonas pluan levighon kaj krom tio Hongkong estas unu el la lokoj, kie la libera komercado estas plej vigla, tial ne nur chinaj, sed ankau alilandaj krimuloj prenas la chefteron de Chinio kaj Hongkong kiel lokon por monlavado. Chinio alfrontas grandan defion en la batalo kontrau monlavado.

Koruptigho kaj monlavado

    Por leghigi monon devenintan de malversacio kaj koruptado kaj post tio lauvole malshpari ghin kaj investi ghin por plivalorigi ghin, monlavado estas nepra elekto de la koruptighintoj.

    Cheng Kejie, eksprezidanto de la Guangxi-a Ghuang-nacia Autonoma Regiono, estis granda malversaciulo. Li ordonis sian konkubinon Li Ping transdoni 41.09 milionojn da juanoj, per kiuj oni koruptis lin, al Hongkong-a komercisto Zhang Jinghai por lavado kaj pro tio Cheng donis al Zhang 11.5 milionojn da juanoj.

    Lu Chongyou, eksvicurbestro de Lianyungang, komisiis sian 80-jaran patron kaj 70-jaran patrinon kiel siajn leghajn agentojn por registri kemiindustrian entreprenon, kaj per sia kontraulegha enspezo achetis akciojn en tiu entrepreno, tiel ke li kashis la devenon de sia granda monsumo.

    Chinaj malversaciuloj lavas monon per jenaj metodoj: Iuj shtatoficistoj senbride malversacias kaj akceptas shmirmonon kaj post sia abdiko ili sin okupas pri negocado au acheto de akcioj, tiamaniere ili senkulpigis sian abruptan richighon per nova statuso. Aliaj shtelproprigas monon kaj samtempe lavas ghin, t.e. ili per sia povo senbride proprigas monon kaj iliaj parencoj sin okupas pri negocado kaj per tio shirmas devenon de la maljuste akirita mono. La triaj shtatoficistoj au administrantoj de shtataj entreprenoj fondas privatan entreprenon au entreprenon de agento kaj per ekonomia kontakto translokas tiun maljuste akiritan monon al la konto de tiuj entreprenoj kaj daurigas sian kolekton de mono per normala impostado. Estas ankau iuj, kiuj lavas monon alilande kaj profitante de la chiam pliintimighanta kontakto de la china merkato kun la internacia chiamaniere translokas la maljuste akiritan monon alilanden kaj tie ghin lavas.

    En la lastaj jaroj Chinio alprenis gravajn pashojn kontrau malversacio kaj koruptigho. Nun en la financaj aferoj ghi praktikas sistemon de deponado en vera nomo kaj la kriminala kodo ekhavis artikolon pri krimo pro nekonata fonto de granda richajho.

La centra banko kontrau monlavado

    La centra banko nun dedichas grandan atenton al fondo de kontraumonlava sistemo, kiu ampleksas organizan strukturon, leghojn kaj regulojn.

    Septembre kaj oktobre de la pasinta jaro la centra banko de Chinio organizis gvidan grupon kontrau monlavado kaj la kontrolejo kaj kontraumonlava departemento, naskighintaj antau nelonge, jam komencis sian funkciadon.

    En la pasinta jaro la centra banko de Chinio publikigis "Raporton de legho kontrau monlavado" kaj nun verkas "Kelkajn opiniojn kontrau monlavado" kaj aliajn dokumentojn. Tiuj dokumentoj montros la principajn postulojn kaj regulojn de la komercaj financaj establoj.

    Januare de 2003 la centra banko kaj chiuj komercaj financaj establoj de Chinio ekhavos sian kontraumonlavan establon kaj leghan sistemon.

    Chinio ne nur havas kompletan kontrolan sistemon, sed ankau severe batalas kontrau monlavado. La china polico kunlaboris kun eurazia justico kontrau translanda monlavado kaj akiris rimarkindajn sukcesojn. En la lastaj du jaroj la china polico rekognoskis 70 kazojn, kiuj koncernis 17 landojn kaj regionojn.

Por perfektigo

    Fondi perfektan kontraumonlavan sistemon estas grava laboro koncernanta multajn departementojn. Portempe la departementoj rilate monlavadon ankorau ne havas efikan kunlaboran strukturon kaj la kunordigo de la administraj kaj justicaj departementoj estas pli malfacila, char en Chinio la administrantaro ne rajtas interveni en justicon.

    Ankau la centra banko de Chinio faris teorian esploron pri kontraumonlava problemo. Surbaze de sia esplorado ghi faris politikajn proponojn al la supera instanco:

    Antau chio oni devas koni la taskojn kaj rajtojn de malsamaj departementoj en la batalo kontrau monlavado kaj intensigi la kunlaboron, due pli larghe determini la krimon de monlavado, trie pli severe puni la monlavajn krimagojn kaj fine fari pli aktivan kunlaboron kun la internaciaj instancoj sur kampo de monlavado.

    En la sesio de la Tutlanda Popola Kongreso kaj China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco okazinta marte chi-jare fama ekonomikisto Wu Shuqing faris proponon "Kiel eble plej rapide ellabori leghon kontrau monlavado".