Yiwu
situas meze de Zhejiang-provinco, orienta Chinio. Ghi, malgranda
urbo, estas tamen plej fama bazaro de malgrandaj varoj en Chinio.
En
la pasintaj 10 jaroj la bazaro de malgrandaj varoj alportis al Yiwu
grandan shanghighon. Chiuj stratoj estis pavimitaj kaj chiuj familioj
transloghighis en novajn loghdomojn el la tralikantaj kabanoj, malaperis
la malgrandaj butikoj kaj nun chiuj vendejoj estas en altaj domoj.
Tradicio
de komercado
Jam
en la regperiodo de Qianlong, imperiestro de Qing-dinastio, kiu
estis sur trono en 1736-1796, Yiwu-aj kamparanoj vendis sukeron
kontrau kokaj plumoj por fari polvovishilon kaj en chiuj ferioj
ili kolportis la polvovishilojn. Jen la primara negoco de malgrandaj
varoj en Yiwu.
Nun
la malgrandaj varoj de Yiwu estas tre famaj. Tie vendighas preskau
chiuj objektoj, kiaj mercero, belaj ornamajhoj, shuoj, shtrumpoj,
vestoj, lanaj tekstilajhoj, infanaj ludiloj, cigaredfajriloj, televidiloj,
mebloj el palisandro, diversaj metalajhoj kaj elektronaj aparatoj.
Unuvorte chiuj uzataj en la chiutaga vivo acheteblas en Yiwu.
Nun
en Yiwu chiuj objektoj uzataj en la chiutaga vivo kaj produktado
vendighas je malalta prezo.
La
negocejo de malgrandaj varoj areas entute 0.7 milionon da kvadrataj
metroj kun 30 mil standoj kaj 70 mil komercistoj. Tie la standmastroj
plejparte estas lokanoj. Ili plejparte estas virinoj, tre okupataj
ech tagmeze. Iam ili negocas, prizorgante sian infanon. Iliaj edzoj
sin okupas pri pogranda acheto, pakado kaj transportado. En Yiwu
preskau chiuj familioj entreprenas malgrandajn varojn.
Por
normaligi la merkaton
Jam
en la komenco de la reformado kaj pordmalfermo de Chinio Yiwu permesis
longdistancan transportadon kaj disvolvon de merkato de malgrandaj
varoj. Tiamaniere ghi plenumis sian primaran akumulon en 10 jaroj.
En 1992 ghi prenis negocon de malgrandaj varoj kiel la chefan okupon
de la privataj entreprenoj por maksimume disvolvi la merkaton de
malgrandaj varoj. Tiu grava strategio rapide shanghis la komercan
kapitalon en la industrian. Nun la loko planas fari sin fama komerca
urbo.
Lau
statistiko la vendovaloro en 2001 estis 20 miliardoj da juanoj,
tial oni nomas Yiwu la unua bazaro en Chinio.
En
2001 tie okazis la 7-a China Foiro de Malgrandaj Varoj, kiun partoprenis
entreprenistoj el 26 landoj kaj regionoj.
Oktobre
de 2002 la nove konstruita bazaro Futian estis transdonita al negocado.
Dank' al tio la skalo de la bazaro de malgrandaj varoj duoblighis.
Disvolvi
popolan industrion
Yiwu
ne havas entreprenon de publika posedanteco. Ghi estas potenca kaj
vivoplena chefe pro la popola ekonomio.
Antau
10 jaroj Yiwu jam komencis altiri superfluan kapitalon de komercado
al industrio kaj sin apogante sur merkato de malgrandaj varoj disvolvi
popolajn entreprenojn kun apartaj trajtoj kaj energie disvolvi prilaboradon
de malgrandaj varoj. Post plurjara penado plibonighis ghia ekonomia
strukturo.
Nun
en Yiwu produktighas multaj famaj varoj, kiaj chemizoj, metalajhoj,
ornamajhoj, shtrumpoj kaj palisandraj mebloj kun famaj markoj. Nun
la tieaj produktajhoj jam konsistigas trionon de la varoj en la
bazaro kaj multe kontribuis al la daura ekonomia prospero de la
loko.
Profitigo
per pogranda vendo
Iu
komercisto pri pogranda acheto negocas dentpurigilojn malpli profitodonajn
ech ol mercero. Mi demandis lin: "Chu vi profitas de vendo
de dentpurigiloj?" Li mirigis min per sia respondo: "Vi
ne subtaksu mian malgrandan standon. De pogranda vendo de 10 tunoj
da dentpurigiloj chiufoje mi povas gajni profiton de 10 mil juanoj."
Gajno
per vendo granda kaj profito malgranda estas sperto de Yiwu-anoj
en la negoco. Dank' al tiu komerca taktiko, la foirejo aperinta
en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento nun farighis la plej granda
merkato de malgrandaj varoj en Chinio. La prezo de tieaj varoj ghenerale
estas nur triona de tiu de la alilokaj samspecaj varoj.
La
Yiwu-anoj chiamaniere penas mallevi la produktokoston kaj altiri
al si la klientojn per la varoj kun bona kvalito kaj en la akra
komerca konkurenco ili gajnas per granda vendo kaj malgranda profito.
Tio estas shlosilo por sukcesigi la tiean bazaron.
La
Yiwu-anoj en sia komercado ne sole mallevas la prezon de siaj varoj,
sed ankau disvolvas siajn fortajhojn por kompletigi la varspecojn
kaj vendi la bonkvalitajn.
Negoco
sur interreto
Oktobre
de 2000 la Komerca Retstacio de Yiwu ekfunkciis. Ghi estas destinita
por liveri al la klientoj fundamentan servon kaj plivalorigajn informojn,
kaj fari propagandon kaj konsultighon.
En
la gazetara konferenco pri malgrandaj varoj la retstacio publikigis
sian rigoran komercan procedon por garantii la autentikecon de la
informoj.
Nun
multaj komercistoj publikigas informojn pri siaj bezono kaj livero
sur la paghoj de la Komerca Retstacio.
Kiam
oni surretigis la mendilon, la kompanio tuj kontaktighas pri tio
kun la koncernaj komercistoj por konfirmi la vendadon kaj la mendantoj
ricevas respondon post nur unu horo.
Oni
donas respondon al alilandaj mendantoj ghenerale en unu semajno,
char la negoco koncernas plurajn fakojn.
|