Antau
nelonge ekonomika instituto de Pekino publikigis sian raporton "Makroskopa
ekonomia analizo de la unua duonjaro de 2001", kiu diras, ke
iom post iom evidentighas la efiko kauzita de la praktikado de la
politiko eksciti enlandan bezonon de Chinio en la pasintaj jaroj,
kaj la enlanda bezono ludos pli kaj pli gravan rolon en akcelo de
la nacia ekonomio, kio reduktis la malutilon de kolapsigho de la
ekstera bezono kaj samtempe pliigis la efikon de enlanda ekonomio
por ghia kresko.
Lau
la raporto praktikado de la sinteza politiko akcelis la stabilan
kreskon de la konsumado kaj produkta investo. Estas du kauzoj, kiuj
akcelis la konsumadon: Unu estas rapida kresko de la kredito kaj
la alia -- nuligo de iuj politikoj, malutilaj al kresko de la konsumado.
Ankau kresko de la investo por bieno kaj domkonstruado akcelis kreskon
de la fiksaj kapitaloj.
Lau
informo liverita de koncerna departemento, en la unua duonjaro la
totala nombro de la china nacia ekonomio kreskis je 8% kaj en la
dua duonjaro ghi kreskos je 7.3%.
|