Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Chinio achetos 400 aviadilojn

    En la venontaj 5 jaroj la China Civila Aviada Administracio achetos 400 novajn aviadilojn kaj tiam ghia jara pasagher-transporta kvanto atingos 100 milionojn da homfojoj kaj la var-transporta kvanto - 2.8 milionojn da tunoj.

    En 2000 la pasagher-transporta kvanto de la china civila aviado atingis 67.22 milionojn da homfojoj kaj la var-transporta kvanto - 1.97 milionojn da tunoj. Nun la pasagher-transporta kvanto de la china civila aviado jam okupas la 3-an lokon en la mondo.

    En la venontaj 5 jaroj por kontentigi la bezonon de disvolvo de okcidenta Chinio, oni konstruos 23 aerodromojn tie, sed en la tuta lando nur 43.