Ghis
hodiau en Bohai-golfo oni trovis 7 pli-ol-centmilion-tunajn olekampojn,
kiuj farighos gravaj maraj olekampoj de Chinio en 2005.
La
China Marolea Limigita Kompanio, kiu respondecas pri maraj olekampoj
de Chinio, ekspluatis en la pasinteco 4 olekampojn en la orienta
parto de la Suda China Maro, la okcidenta parto de la Suda China
Maro, Bohai-golfo
kaj la Orienta China Maro. La olea produktokvanto de Bohai-maro
nun okupas la trian lokon inter tiuj de la maraj olekampoj de Chinio.
En la pasintaj 2 jaroj en Bohai-golfo oni malkovris 7 novajn pli-ol-centmilion-tunajn
olekampojn, el kiuj la Olekampo 19-3 de Penglai, meze de la maro,
estas la plej granda en Chinio. Ghia konstatita olea rezervokvanto
estas 600 milionoj da tunoj, nur malpli ol tiu de Daqing-olekampo.
|