Guangdong
estas la unua provinco, kie Chinio praktikas la politikon
de reformado kaj pordmalfermo kaj atingis rimarkindajn sukcesojn.
Lau statistiko de dogano en la unuaj 7 monatoj la totala valoro
de eksporto kaj importo de la provinco estis 96.14 miliardoj
da usonaj dolaroj, konsistigante 33.8% de tiu de la tuta lando.
Koncerne
la eksportajn entreprenojn, la totala valoro de la eksporto
de shtataj entreprenoj kaj entreprenoj, investitaj de Chinio
kaj aliaj landoj, reduktighis, dum tiu de la entreprenoj investitaj
sole de eksterlandanoj, entreprenoj kolektivaj kaj privataj
multe kreskis. La totala valoro de eksporto de la entreprenoj
investitaj de alilandanoj kreskis je 20.6%, tiu de kolektivaj
entreprenoj je 22.9% kaj tiu de privataj entreprenoj je 85.4%.
La
eksportitaj mekanikaj, elektronaj kaj altteknologiaj varoj
kreskis kaj la tradiciaj varoj, produktitaj per multaj laborfortoj
mallevighis.
En
la sama periodo la totala valoro de importo de la provinco
daure kreskis. La totala valoro de la importajhoj de ordinara
komerco kreskis je 26.1%, konsistigante 29.9% de la totala
valoro de la importo, dum tiu de la prilabora komerco kreskis
je 0.6%, konsistigante 60.7% de la totala valoro de la importo.
|