Post
2-jara prospektorado de la chinaj geologiaj richfontoj, chinaj
geologoj opinias, ke la montaro Gangdise de Tibeto espereble
farighos mondnivela zono de kupromino.
Veteranaj
geologoj de Chinio antau longe supozis, ke la montaro Gangdise
en la mezo de Tibeto estas insul-arka zono, kie eble rezervighas
granda porfira kupra mino, kio tamen ne estis konstatita dum
longa tempo.
En
la lastaj jaroj tie malkovrighis iuj minajhoj. Fakuloj faris
aktivan geologian esploradon, kies rezulto montris, ke en
la meza kaj orienta partoj de Gangdise la perspektiva rezervokvanto
de kupro estas 23 milionoj da tunoj.
Estas
menciinde, ke tie rezervighas ne nur kupro, sed ankau fero,
oro kaj aliaj minajhoj.
La
loko estas proksima al Lhasa kaj Xigaze kaj la trafiko estas
kompare facila, kio estas tre utila al ekspluato. Oni kredas,
ke en la proksima estonteco la regionoj de la riveroj Yarlung
Zangbo, Lhasa kaj Nianchu kaj montaro Gangdise estos grava
bazo de minajhoj en Chinio.
|