Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Al chinoj ne plu mankas loghdomo

    Chinio nun havas preskau 1.3 miliardojn da loghantoj. En la pasinta longa tempo al ghi mankis loghdomoj. Tamen fine de 2000 la pokapa konstrua areo de loghdomo jam estis 20.5 kaj 23.7 kvadrataj metroj por urbanoj kaj kamparanoj respektive.

    En la pasintaj 5 jaroj la totala enlanda produktovaloro de Chinio kreskis rapide, ghia sinteza ekonomia forto levighis rimarkinde kaj la domkonstruado akiris grandan progreson. En Chinio jam fundamente realighis transiro de sepaga distribuo al acheto de loghdomoj. La china registaro aktive praktikas la sistemon de akumulata dom-fonduso, dank' al tio realighis la revo de miloj kaj dekmiloj da chinoj pri loghdomo.

    Kun levigho de la enspezo de la loghantoj kaj shanghigho de ilia koncepto pri konsumado, la vasta loghantaro kaj precipe la urbanoj farighis chefa konsistiga parto de la dom-achetantoj. En la unua duonjaro de 2001 sole en la Ningxia-a Huj-nacia Autonoma Regiono vendighis komercaj loghdomoj kun konstrua areo de 220 mil kvadrataj metroj, el kiuj 190 mil kvadrataj metroj estis achetitaj de la individuoj.

    Nun en Chinio la dombiena investo rapide kreskas. Pli kaj pli multe da kompanioj entreprenis la komercon de dombienoj. La jara tutlanda investo por dombienoj en urboj estas 440 miliardoj da juanoj. La domkonstruado akcelas la nacian ekonomion de du flankoj, t.e. investo kaj konsumo, kaj iom post iom farighis grava industrio de la nacia ekonomio. Kaj samtempe kun tio nun la merkato de malnovaj domoj estas tre vigla. Ankau tio kauzas pligrandighon de la pokapa areo de loghdomo.