Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Chinaj urboj disvolvighos per
malsamaj manieroj

    En la venontaj 5 jaroj Chinio dedichos grandan atenton al disvolvo de malgrandaj urboj, kompletigo de la funkcioj de centraj urboj kaj urbanizo per malsamaj manieroj.

    En 2001-2005 Chinio dedichos grandan atenton al disvolvo de guberniaj urboj kaj satelitaj urboj kun bonaj ekonomiaj kondichoj kaj bona perspektivo de la ekonomia disvolvigho por formi aron da urbetoj kun apartaj funkcioj, servantaj al centraj urboj. La malgrandaj urboj, malproksimaj de la centraj, devas havigi al si centron de kolekto kaj vendo de agrikulturaj produktajhoj, prilaboran bazon kaj centron de agrikulturaj informoj, teknika disvastigo, kulturo kaj eduko por helpi la lokan terkulturadon en la ekonomia disvolvigho.

    Por disvolvo de la centraj urboj oni devas ekspluati ilian latentan forton, levi la kvaliton, racie pligrandigi la skalon kaj pliigi la nombron. En orienta Chinio oni devas doni la chefan atenton al levo de la kvalito de la urboj, pligrandigo de la skalo kaj pliigo de la radia forto, dum en la okcidenta parto de Chinio oni devas iagrade pliigi la nombron kaj dedichi la chefan atenton al disvolvo de la mez- kaj malgrandaj urboj kun favora situo, facila trafiko kaj granda latenta forto.

    La centraj urboj devas kompletigi sian funkcion kaj pli bone ludi sian rolon de la ekonomia, financa, informologia, komerca, scienc-teknologia, eduka kaj kultura centroj kaj precipe Pekino, Shanhajo, Kantono, Chongqing kaj aliaj urbegoj devas kompletigi sin. Surbaze de la nunaj centraj urboj en la meza kaj okcidenta partoj de Chinio, oni devas disvolvi novajn centrajn urbojn, por ke ili farighu motoro de la ekonomia disvolvigho de okcidenta Chinio.