Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Chinio akcentas uzi senpoluan energion

    En la venontaj 5 jaroj Chinio metos sur gravan lokon de sia ekonomio efikan kaj racian ekspluaton kaj uzon de senpolua energio, malpliigon de media polucio kaj protektadon de medio. Ghi pligrandigos investon de tiuj kampoj por radikale bonigi sian medion en mallonga tempo. Ghi jam atingis grandan progreson en esploro de teknikoj pri senpoluado de karbo, avangarda energia ekipajho, medi-protekto, regenereblaj energioj kaj avangarda nuklea energio kaj faris kunlaboron kun pluraj landoj.

    Respondeculo de la Ghenerala Buroo de Mediprotektado de Chinio faris 6 proponojn pri disvastigo de senpolua energio kaj malpliigo de media polucio: (A) Sur pli vasta kampo uzi senpoluan energion kaj plibonigi la strukturon de la uzataj energioj. (B) La urbaj restoracioj kaj loghantoj uzu senpoluan energion. (C) Limigi la regionon, kie estas permesate uzi poluan energion. (Ch) Limigi uzadon de karbo kaj uzi bonkvalitan karbon. (D) Disvolvi teknikon pri senpoluado de karbo. (E) Aranghi aktivadon de senpoluado de energio, por ke la aera kvalito rimarkinde plibonighu en 3-5 jaroj.