La
31-an de oktobro la Komerca Ministerio de Usono informis, ke
en la tria trimestro de 2001 la totala enlanda produktovaloro
de Usono malkreskis je 0.4%, kio markis, ke la usona ekonomio
unuafoje malkreskis de post la unua trimestro de 1993.
De
la dua duonjaro de 2000 la usona ekonomio malviglis. En la
dua trimestro de 2001 ghi kreskis nur je 0.3% kaj la 11-an
de septembro Usono suferis de la terorisma surprizatako, tial
multaj ekonomikistoj opinias, ke ekonomia depresio estas neevitebla
por ghi.
Ghenerale
oni opinias, ke se ekonomio malkreskas en sinsekvaj du monatoj,
tio do povas esti rigardata kiel depresio. Se la usona ekonomio
daure malkreskos en la 4-a trimestro, do tio signifas finighon
de la ekonomia kresko komencita en 1991.
Malhelpate
de la kontinua ekonomia depresio, multigho de senlaborighintoj
kaj terorisma atako, la konsumantoj kaj entreprenoj de Usono
reduktis sian elspezon kaj la jara konsumado kreskis nur je
1.2%, malpli multe ol en la dua trimestro, kiam ghi estis
2.5%. Tio estis la plej malgranda kresko ekde la unua trimestro
de 1993. La investo de fiksa kapitalo malkreskis je 11.9%,
tio montras, ke ghi malkreskis en tri kontinuaj trimestroj.
Kalkulate lau jara indico, la usonaj kompanioj reduktis 50.4
miliardojn da usonaj dolaroj da stokitaj varoj, sed en la
dua trimestro tio estis 38.3 miliardoj da usonaj dolaroj,
kaj tiel gravighis la ekonomia malkresko. Krome, en la tria
trimestro la kresko de elspezo por domluado falis al 1.9%,
sed ghi estis 5.9% en la dua trimestro, dume la eksportokvanto
mallevighis je 16.6%, tamen la elspezo de la federacia registaro
kreskis je 4.6%, sed ghi estis nur 1.8% en la dua trimestro.
Pro
depresio de la bezonado, la inflacio de Usono daure mildighis.
Kalkulate lau la konsumado en la tria trimestro, la prez-indico
falis je 0.4%, kio estis la unuafoja falo en la pasintaj 40
jaroj, dum en la dua trimestro ghi levighis je 1.3%.
Por
eksciti la ekonomion, chi-jare la Federacia Rezerva Komisiono
de Usono 9-foje kontinue mallevis la interezon, sume je 4%.
Nun la interezo de la Federacia Fonduso estas 2.5%, tio estas
la plej malalta en la pasintaj 39 jaroj. Oni antauvidis, ke
en la sekvanta monato la interezo eble daure mallevighos.
Nun la registaro estrata de Bush urghas la parlamenton aprobi
planon por eksciti ekonomion.
Analizistoj
maltrankvilas pri tio, ke la teruro kauzita de la terorisma
atako en la 11-a de septembro, antrakso kaj aliforma terorisma
atako eble malhelpos la kompletan plibonighon de la usona
ekonomio.
|