Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Schroeder akcelas la china-germanajn interrilatojn

de FENG ZHONGPING

    Germanio estas la plej granda membro en la Europa Unio. De post reunuigho de la du Germanioj, ghi dedichis grandan atenton al profundigho kaj disvastigho de la europa unuigho kaj pro tio ghia influo farighis pli kaj pli granda ne nur en Europo, sed ankau en la tuta mondo. Ekde la meza periodo de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento Germanio levis la pozicion de Azio kaj precipe tiun de la Orienta Azio en ilia diplomatio. La kunlaboro inter Germanio kaj Chinio en ekonomio, politiko, sciencoj kaj tekniko disvolvighis stabile. Nun la vizito de Gerhard Schroeder al Chinio certe pushos la dulandajn interrilatojn al nova nivelo en la nova internacia situacio.

    Chinio kaj Germanio fondis diplomatiajn rilatojn malfrue inter si, tamen iliaj interrilatoj disvolvighis rapide. Germanio estas lando, kiu kompare frue ellaboris politikon pri Azio. Januare de 1994 la Germana Ministerio de Eksteraj Aferoj okazigis kunvenon de siaj diplomatoj en 21 aziaj kaj pacifikaj landoj por plani la ekonomi-diplomatian politikon cele garantii, ke Germanio profitu de la prospera ekonomio de la Azi-Pacifika Regiono. Ghia diplomatia politiko rilate aziajn landojn tushas ne nur disvastigon de ghia kunlaboro kun la landoj de la Azi-Pacifika Regiono sur la ekonomia, komerca, scienca, teknika kaj kultura kampoj, sed ankau pliigon de la politika dialogo kun tiuj landoj, fondon de intimaj partneraj rilatoj, aprobon de ilia ekonomia kaj soci-evolua modelo, komprenon kaj respekton de la kulturo de la Orienta Azio.

    Dank' al komuna penado de la du flankoj la interrilatoj inter Chinio kaj Germanio kaj precipe tiuj sur la ekonomia kaj komerca kampoj impete disvolvighis. Nun por Chinio Germanio estas la plej granda komerca kompano en Europo. En 1972, kiam Chinio kaj Germanio starigis diplomatiajn rilatojn, la komerca valoro de tiuj du landoj estis nur 270 milionoj da usonaj dolaroj, kaj nun ghi konsistigas trionon de tiu inter Chinio kaj la 15 membroj de la Europa Unio kaj samtempe superis la totalan valoron de Chinio kun Britio kaj Francio. En 2000 ghi atingis 19.7 miliardojn da usonaj dolaroj, per kio ghi kreis novan rekordon en la historio. Germanio estas tiu europa lando, de kiu Chinio importis plej multe da teknikaj projektoj. Ghis nun Germanio investis 2583 projektojn en Chinio kun interkonsentita investo de 12.9 miliardoj da usonaj dolaroj. La du landoj faras kunlaboron sur la kampoj de trafiko, industriaj ekipajhoj, telekomuniko, kemiindustrio, energioj k.a., kaj la grandaj projektoj estas magnet-suspensia fervojo en Shanhajo, subteraj fervojoj en Shanhajo kaj Kantono, Volkswagen de Shanhajo kaj la Unua Auto-fabriko de Changchun, Vagona Fabriko de Yangzhou kaj la pli ol 30 shipoj, menditaj de Chinio per la mono favore pruntedonita de Germanio. Nun grandaj germanaj entreprenoj bone funkcias en Chinio. La mezgrandaj kaj malgrandaj germanaj entreprenoj ekfunkciis en la china merkato, kio estas shlosila problemo por pligrandigi la komercajn rilatojn inter Chinio kaj Germanio.

    Pro sukceso de la invito de Olimpikoj en Chinio kaj ghia membrigho al la Monda Komerca Organizo, germanaj industriaj kaj komercaj rondoj opinias, ke tio portos al Chinio ne nur multe da komercaj shancoj, sed ankau donos profundan influon al la monda ekonomio kaj oni devas trakti tiun problemon el la strategia vidpunkto. Nun Usono, Japanio kaj pluraj europaj landoj konkuras en la china merkato, profitante de la nuna favora shanco, kaj Germanio neniel devas malstrechi sian penadon. Siemens, BASF, Volkswagen kaj aliaj du grandaj germanaj kompanioj ellaboris novan strategion pri investo kaj entreprenado en Chinio kaj planas investi en la venontaj kvin jaroj 20 miliardojn da markoj en Chinio por fari produktadon en Chinio kaj komercon kun la tuta Azio kaj aliaj lokoj. Marte la Germana Komerca Chambro en Chinio organizis 12 altrangajn blankkolumajn funkciulojn por konigi la chinan merkaton al 4 evoluintaj urboj de Germanio por kuraghigi germanajn entreprenojn, precipe la mezgrandajn kaj malgrandajn, investi en Chinio. Antau nelonge en la Azi-Pacifika Semajno germanaj entreprenistoj aranghis la China-Europan Ekonomian Simpozion por diskuti pri ekonomia disvolvigho en la Okcidento de Chinio.

    Chinio kaj Germanio atingis gravan progreson ankau en kunlaboro sur la kampoj de sciencoj, tekniko, eduko kaj kulturo. En 1978 la registaroj de la du landoj subskribis "Interkonsenton pri Scienc-teknika Kunlaboro" kaj de post tiam la registara kaj popola kunlaboroj multe disvolvighis en multaj flankoj kaj ambau landoj profitis. La eduka kunlaboro de la du landoj rikoltis abundajn fruktojn. Chinio sendis multe da studentoj al Germanio. 87 germanaj universitatoj havas amikajn rilatojn kun 200 chinaj universitatoj. La kultura intershangho inter la du landoj estas vigla kaj atingis kulminon de sia disvolvigho meze de septembro, kiam en Berlino okazis la Azi-Pacifika Semajno.

    Post la terorisma atako en la 11-a de septembro Gerhard Schroeder interparolis telefone kun la china chefministro Zhu Rongji kaj montris deziron pliigi kunlaboron de la du landoj en la kontrauterorisma batalo. La du landoj substrekis, ke la kontrauterorisma batalo ne devas kauzi malakordon inter malsamaj kulturoj, sole armita batalo ne ludas decidan rolon kaj oni devas alpreni ankau politikan, diplomatian kaj ekonomian rimedojn, disvolvi la rolon de UN, ellabori kontrauterorisman planon por longa tempo kun la celo starigi justan internacian ordon kaj elradikigi internacian terorismon.