Shi
Chaojiang, 67-jara kamparano, sidante antau komputilo, per siaj dikaj
fingroj mallerte frapis la klavaron kaj sur reto serchis informojn
pri prezo de agrikulturaj produktoj en diversaj lokoj de Chinio.
Shi Chaojiang richighis de transportado kaj
vendado de agrikulturaj produktoj. Richighinte, li konstruis 4-etaghan
domon en urbeto. Krom mebloj li achetis ankau du komputilojn. "Kial
du? Unu jam sufichas!" La familianoj, precipe la edzino, malaprobis.
Sed la rezulto montris, ke li pravis. Ekde tiam, kiam li enretigis
siajn komputilojn, dome li povas akiri informojn: kie oranghoj riche
rikoltighis kaj kie oni volas acheti ilin; kie mankas medikamento
kaj kie ghi estas akirebla. Lau tiuj informoj liaj filoj veturigis
siajn kamionojn tra la lando por transportado kaj vendado. Hodiau
li sin okupas pri konsultigho kaj rimarkinde
enspezas.
Tion mi
vidis dum mia intervjuo en la urbo Xiangfan, Hubei-provinco. Tie
la nombro de enurbighintaj kamparanoj, kia Shi, jam atingis milionon,
kiu konsistigas 25% de tiu de kamparanoj en la tuta urbo.
Do kial
kamparanoj transloghighis en urbetojn? Kion signifas la transloghigho
por ili mem kaj por la shtato?
En Chinio
la vivo de urbanoj multe diferencas de tiu de kamparanoj. La kamparanoj
plejparte vivas en vilaghoj, kie la trafiko estas maloportuna, mankas
kranakvo kaj elektro. La kamparanoj vivis monotonan vivon labori
ekde tagigho kaj ripozi post sunsubiro. Ili enviis la vivon de urbanoj:
ghui kablan televidon, prepari manghajhon per gaso kaj havi propran
klozeton. En la fino de la 70-aj jaroj Chinio ekpraktikis en la
kamparo laukontraktan produktan sistemon, kaj la kamparanoj iom
post iom bonhavighis. Pro altigo de la produkta forto pli kaj pli
multaj superfluaj laboruloj forlasis agrikulturon. La kapacito de
la nunaj urboj estas limigita. Kaj la grandaj kaj mezgrandaj urboj
ne povas senbride akcepti kamparanojn, kaj oni ne devas disvolvi
urbojn malzorgante la kamparon.
Tial la
efika rimedo estas transloki kamparanojn unue en urbetojn. "Limigi
dilatighon de grandaj urboj, konvene disvolvi mezgrandajn urbojn
kaj plene disvolvi urbetojn" estas strategio de la china urbanizo.
Xiangfan en 1994 farighis unu el la eksperimentaj regionoj pri urbeta
disvolvigho en centra Chinio.
Lau lokaj
kondichoj Xiangfan-anoj en 5 jaroj malfermis vojon "prosperigi
urbeton surbaze de agrikulturo kaj akceli agrikulturan produktadon
helpe de urbeto". La urbeta disvolvigho estas vigla. Nun 40%
de la kamparanoj de Xiangfan urbanighis kaj tio vekis atenton de
multaj ekonomikistoj.
Mi vizitis
5 el la 300 urbetoj de Xiangfan, kiuj situas au sur montetoj au
che autovojoj. Ili diferencas inter si per geografia dispozicio
kaj industria strukturo, tamen ili chiuj profunde impresis min per
la belaj loghdomoj kaj gajeco de la novaj loghantoj.
La urbeto
Kvin Montoj ricevis sian nomon pro tio, ke ghi estas chirkauita
de kvin montoj. Antau 10 jaroj en la urbeto trovighis strato malpli
ol 300 m. longa kun nur 4 butikoj, 2 barbirejoj kaj unui shu-flikejo.
Sed nun estas largha strato, vicoj da belaj konstruajhoj en antikva
stilo kaj teo-butikoj. La tieaj loghantoj vivtenas sin per kultivo,
prilaboro kaj vendo de teo, pro kio la loko farighis fameta en centra
Chinio. Kaj nun la urbeto jam areas 1 km2 kun 4 500 loghantoj.
Gao Taiguo,
37-jara, antaue vivis en Tianhe-vilagho de la urbeto Kvin Montoj.
Post 3-jara komercado de teo en najbara gubernio, en majo de 1998
li investis 100 mil juanojn por konstrui 3-etaghan domon en la urbeto.
En la nuna vilagho li kultivas 3 hektarojn da kampoj de teo kun
kelkaj dungitoj. Dum okupata tempo li kaj lia edzino loghas en te-kultivejo
kaj en senokupa tempo en urbeta domo. Ili vivas tre komforte.
Chenghe-urbeto
situas sur ebenajho. Ghiaj loghantoj profitas de plektado de salikvergoj.
La tieaj vilaghanoj okupighas au pri plektado de salikvergoj au
pri vendo de la plektajhoj. Nun iliaj plektajhoj vendighas en multaj
landoj. Por pliproduktado la urbeto malfermis novan kvartalon, kie
chiuj loghantoj estis kamparanoj antau kelkaj jaroj kaj nun okupighas
pri tiu laboro. La urbeta areo nun jam duoblighis kompare kun tiu
en 1994.
Multaj
urbetoj en Xiangfan samkiel Kvin Montoj kaj Chenghe disvolvighis
depende de iu chefa industrio. Ili havas alinomojn, ekz. "Urbeto
de Teo", "Urbeto de Salikplektajhoj", "Urbeto
de Akvomelono", "Urbeto de Fruktoj".
Nun 80%
de la loghantoj de la tieaj urbetoj antaue estis kamparanoj. Ili
jam urbanighis kaj bonhavighis, sekve de tio ilia koncepto iom post
iom shanghighas.
.
|