Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Magnatoj de telekomunikiloj alte taksas Chinion

de XIN HUA

    Chinio estas lando kun la plej granda loghantaro kaj ghia latenta merkato de telekomunikiloj multe interesas internaciajn magnatojn.

    En la lastaj jaroj la administrantoj de Nokia kaj Ericsson foje refoje aperis sur ekrano de televidiloj antau chinaj rigardantoj kaj energie ofertis siajn varojn.

    Samtempe kun tio, la germana kompanio Simens pliigis sian investon en Chinio. Por produkti chiujare 14 milionojn da poshtelefonoj kaj pliprodukti aliajn varojn, la kompanio investis 60 milionojn da usonaj dolaroj por siaj bazoj en Shanhajo. Oni taksis, ke antau 2003 ghi elspezos 250 milionojn da usonaj dolaroj por siaj karieroj en Chinio.

    Fakuloj diris, ke nun la merkato de poshtelefonoj en la tuta mondo estas saturita, tamen la magnatoj opinias, ke eble Chinio kontentigos ilin. Unuflanke, la produktonivelo kaj laboruloj de Chinio multe shparigos ilian produktokoston, aliflanke, la china merkato liveras al ili pli da mendiloj, tial ili alte taksas la chinan merkaton, char tie ili povas redukti la produktokoston kaj akiri novan enspezon.

    Estiel la plej granda komercisto de telekomunikiloj, Ericsson jam akiris 50% de la mondaj mendiloj pri la 2.5a-generacia kaj 3a-generacia poshtelefonoj. Tio montras, ke la kompanio Ericsson realigas gravan strategian translokighon por kiel eble plej rapide okupi la favoran lokon de la 3a-generacia poshtelefono. De majo de 2001 ghi jam akiris mendilojn kun valoro de 1.16 miliardoj da usonaj dolaroj en Chinio. En la sama tempo ankau la usona kompanio Motorola kaj sveda kompanio Nokia akiris richan rikolton.

    Poshtelefonoj kaj aliaj fin-instalajhoj malaperos en laborplano de la magnatoj de telekomunikiloj. Kerno de la telekomunikaj aparatoj, t.e. la teknologio pri chipo kaj inkrusteblaj softvaroj, montros sian superecon kaj farighos nova fonto de la profitoj. Prave diris direktoro de Nokia, ke Nokia estas chefe kompanio de softvaroj.

    Chinio estas ne nur merkato, sed ankau granda fabriko de telekomunikiloj en la mondo.