Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Chu malrapidigho de kresko de la monda
ekonomio influis Chinion?

    Nun estas pli kaj pli serioza la tendenco de malrapidigho de la ekonomia evoluo, kiu devenis de okcidentaj evoluintaj landoj. En tiu situacio la china ekonomio kreskis stabile kaj rapide, tamen al ghi pli kaj pli evidentighas la influo de la malkresko de monda ekonomio. Qiu Xiaohua, vicestro de la Shtata Statistika Buroo de Chinio, diris, ke se la malrapidigho estos limigita en regebla sfero, ghi ne multe influos la gheneralan staton de la china ekonomio.

    En la dua duonjaro de 2000 la usona ekonomio jam tendencis al malrapidigho, dum la japana ekonomio baraktis plurajn jarojn en longa depresio. Char la ekonomia disvolvigho de Chinio dependas chefe de la enlanda bezono, la malfavoro de la monda ekonomio estis kompare malgranda kaj malfrua. En la unua trimestro de 2001 la china ekonomio kreskis je 8.1% kaj de majo la malfavoro de la monda ekonomio sin montris en la china merkato.

    La plej klara ja estas malrapida kresko de la eksporto de chinaj varoj. La eksporto en majo malkreskis je 2.2% kompare kun tiu en la unuaj 4 monatoj.

    Malgrau chio chi tio, la ekonomia kresko de Chinio daure sin tenis en stabileco kaj dume aperis ankau favora tendenco, tial ech se la monda ekonomio estos daure en depresio, kresko de la china ekonomio en 2001 estos 7-8%.