La
unuan duonjaron de 2001 la totala enlanda produktovaloro en la 12
provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj de la okcidenta parto
de Chinio kreskis je 8% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta
jaro, je 0.1% pli rapide ol la averagha rapideco de la tuta lando.
Oni
atribuas tiun sukceson antau chio al granda investo. En la unua
duonjaro la investo de fiksa kapitalo kreskis je 30% kompare kun
tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Oni plirapidigis la konstruon
de iuj fundamentaj instalajhoj, grandaj kaj mezgrandaj entreprenoj
pri ekspluato de richfontoj. Komencighis iuj projektoj pri trafiko,
akvomastrumado, energio, urba konstruo, ekologio kaj eduko. Jam
komencighis au baldau komencighos iuj gravaj projektoj, kiaj la
Qinghai-Tibeta Fervojo, konduko de elektro kaj natura gaso de okcidento
al oriento, trunkaj shoseoj kaj fundamentaj instalajhoj de gravaj
urboj, kiuj ludos gravan rolon por disvolvo de la tuta okcidenta
regiono.
|