Unua-pagho >> Ekonomio >> Chinaj markoj

 

 

 

 


Rostita anaso de Quanjude

de CHEN TIAN

    Preskau chiuj, kiuj vizitis Pekinon, gustumis ghian faman manghajhon - rostita anaso. Kaj la plej fama restoracio de rostita anaso estas Quanjude.

Deveno de la nomo Quanjude

    Quanjude havas historion de 139 jaroj. Yang Quanren, ghia unua direktoro, estis kamparano. Pro malricheco li fughis al Pekino kaj tie vendis kokojn kaj anasojn. Sagha kaj diligenta, li akumulis iom da mono. En 1864 li achetis bankrotintan butikon por fari rostitajn anasojn sub la nomo Quanjude. La butiko disvolvighis el simpla rostejo en restoracion. Kun kapitalo de 600 milionoj da juanoj kaj 700 milionoj da nepalpebla havajho Quanjude havas pli ol 60 filiajn entreprenojn. Chiujare ghi vendis pli ol 2 milionojn da anasoj en valoro de 500 milionoj da juanoj kaj akceptis pli ol 5 milionojn da klientoj kaj farighis unu el la plej grandaj restoracio-grupoj de Chinio.

    Fakte la nomo "Quanjude" havas du signifojn: "Quan" estas parto de la nomo de Yang Quande, kaj "jude" en la china lingvo signifas havigi al si virton. Tio spegulas la honestecon de Yang Quanren en lia negoco. Li petis klerulon lertan en kaligrafio skribi la nomon "Quanjude" kaj pendigis tabulon kun la vortoj super la pordo.

Historio de la Malnova Muro

    La nuna restoracio Quanjude en Qianmen estas konstruita en la loko de la originala butiko de 1864. En la jaro 1888 ghi estis riparita. Oni dekoraciis ghin: sur la centra pordo estis okulfrape gravuritaj vortoj "Quanjude", maldekstre estis Malnova Rostejo kaj dekstre - Butiko de Kokoj kaj Anasoj. Ankau 2 shildoj estis pendantaj che la du flankoj de la pordo, unu kun skribajho: "Disponeblaj festenejo kaj aliaj komfortaj chambroj" kaj la alia - "Ghuindaj etmanghajhoj kaj aliaj frandajhoj". La fasado de la restoracio kun tiuj gravuritaj vortoj jam konservighis pli ol 100 jarojn, kaj oni nomas ghin "Malnova Muro". En 1992, kiam oni rekonstruis la restoracion, oni translokis la Malnovan Muron al la teretagha halo. Ghi farighis aparta vidajho de la restoracio kaj atesto de ghia longa historio.

Valora foto

    La valora foto registris la scenon de rostado de anaso antau 70 jaroj. En la Kvina de la Kvina Monato de la jaro 1933, venis al Quanjude Helen Morrison, fotistino el Germanio. Ravita de la bonodoro de rostita anaso, shi aplaudis la bongustajhon kaj petis viziti la kuirejon. Tiam la rosta tekniko de Quanjude estis sekreto kaj estis malpermesite viziti la kuirejon. Sed tiutage pro sincera insisto de Helen Morrison kaj ankau pro sia bona humoro kauzita de multego da klientoj en la restoracio, direktoro Yang Kuiyao esceptokaze gvidis Helen al la kuirejo. Shi estis mirigita de la sceno: la anasoj estis rostataj de fajro en profunda rugho disvastigantaj bonodoron, kaj fotis ghin. Petite de shi, Yang ankau akompanis shin por viziti la anasbredejon de Quanjude situanta nordokcidente de Pekino. La mastro de la bredejo estis intima amkio de Yang. Li nutris anasojn per speciale kunmetitaj grenoj, ke la anas-karno ne odoru malagrable. Krome la akvo preterfluanta la lokon estis altkvalita kaj richa je mineraloj, tio estis bona por la anasbredado. La anaso estis grasa kun karno delikata.

Senchesa plibonigado

    Jam forpasis pli ol 100 jaroj. Kun progreso de tekniko la sceno registrita de Helen en la jaro 1933 jam farighis historio. Hodiau la restoracio Quanjude jam uzas komputoron kaj produktolinion kaj elektran fornon. De la lastaj jaroj ghi registras per komputoro datenojn pri rostado de anaso kaj per speciala forno rostas anason. Nun ghi prezentas, krom anas-festeno, ankau aliajn pli ol 400 pladojn. Kun sia propra sistemo de manghajhoj ghi farighis elstara reprezentanto de china kuirarta kulturo.