Oni
prenas shosojn kaj foliojn de Longjing-tearboj kiel krudmaterialojn,
ilin sekigas en vento, bakas, humidigas, rebakas kaj selektas. Post
tio oni forigas la flavajn foliojn kaj pulvoron kaj konservas la
prilaboritajn tefoliojn. La prilaborado estas komplika kaj farata
per 10 metodoj.
Tiuj
tearboj, kiuj kreskas en la vilaghoj Shifeng, Wuyunshan, Hupaoshan,
Meijiawu kaj Wengjiashan che la Okcidenta Lago, estas bonkvalitaj,
kaj la teo el tearboj de Shifeng estas la plej bonkvalita pro tio,
ke la tiea grundo estas bona. La teo produktita en Shifeng estas
verda kaj iomete rugha. Antaue ghi estis tributo al imperiestroj.
Longjing-teo
havas plurajn alinomojn, kiaj pigolango kaj lancopinto. La plej
bonkvalitaj Longjing-tefolioj estas plukitaj antau la sunperiodo
Klaro kaj Brilo, tamen ilia produktokvanto estas malgranda. Ankau
tiuj plukitaj antau la sunperiodo Pluvo estas tre bona kaj kvankam
ilia produktokvanto estas ne tial granda, tamen suficha por la bezono.
Chiuj bonkvalitaj Longjing-tefolioj el junaj shosoj estas delikate
prilaboritaj. Oni diras, ke la tefolioj plukitaj tri tagojn pli
frue estas valoraj, dum plukitaj tri tagojn malfrue estas chipaj,
tial oni devas frue pluki ilin.
La
tefolioj produktitaj en Shifeng estas ekskluzive el shosoj kaj folioj
plukitaj antau la sunperiodo Klaro kaj Brilo. Ili estas smeralde
verdaj, plataj kaj glataj. La trinkajho el tiaj tefolioj estas verda,
travidebla, aroma kaj bongusta. Chiujare vendighas nur malgranda
kvanto da tiaj tefolioj chirkau majo.
|