Estas
bone, ke oni infuzas tian teon en glaso kaj porcelana taso kun
kovrilo. Oni metas 3 gramojn da tefolioj en 200 ml da varma akvo
por 3-5 minutoj, sed la akvo devas esti bolinta en temperaturo
de 80oC. Tia trinkajho estas aroma, belkolora kaj bongusta.
Oni
povas infuzi la teon per du metodoj, tio estas, unue vershi akvon
en glason au tason kaj poste meti konvenan kvanton da teo. Per
tia metodo oni povas ghui, kiel la tefolioj elvolvas sin en la
akvo. Au oni povas meti tefoliojn en glason au tason unue kaj
post tio vershi varman akvon. Per tiu metodo oni povas rigardi,
kiel la tefolioj levighas kaj mallevighas en la akvo. Se oni infuzas
teon en krucho, oni devas uzi tre solidan kruchon, kiaj shtona
krucho kaj firme bakita krucho el purpura kaolino. Per tia krucho
oni devas meti malgrandan kvanton da teo por mallonga tempo.
La
bonkvalita Longjing-teo estas tre rara kaj multekosta, tamen en
multaj te-butikoj de Chinio ili estas acheteblaj.