La
chefstabejo de Haier situas en Qingdao, Chinio. La Kompanio (Grupo)
Haier estas granda shtata entrepreno disvolvighinta surbaze de la
Qingdao-a Ghenerala Fabriko de Fridujoj. Ghi naskighis en 1984,
kiam oni enkondukis la germanan fridujan teknologion Liberhaier.
Gvidate de la strategia ideo de ghia chefa ekzekutiva oficisto Zhang
Ruimin, pri marko-mondfamigho, Haier farighis la unua landfama entrepreno
de hejmaj elektraj aparatoj per teknika disvolvigho, rigora administrado,
kapitala entreprenado, anekso kaj akciado. Komence ghi produktis
varojn de nur unu speco kaj havis malpli ol 800 laboristojn, sed
nun ghi havas 42 specojn da varoj de 8600 normaj dimensioj kaj 20
mil laboristojn, kaj havas fabrikojn en Sudorienta Azio kaj Europo.
Nun ghi eksportas ankau teknikojn pri hejmaj elektraj aparatoj al
Europo kaj Ameriko.
|