En
Chinio trovighas proverbo: aroma vinkelo altiras al si drinkulojn
ech en fora insulo. La proverbo estas ghusta desegno de Maotai,
kiu naskighis en la malproksima Maotai-urbeto apud Chishui-rivero
de Guizhou, sudokcidenta Chinio. La malproksimeco de fabriko de
la brando tute ne influas ghian famon kaj vendokvanton.
Rakonto
pri Maotai
Legendo
diras, ke antau tre longe, kiam Maotai-urbeto estis dezerta vilagho,
tie loghis bonkora junulo. Li ofte helpis malrichulojn per sia malmulta
enspezo. Foje en pluvego li trovis tre belan papilion mortantan.
Li forigis koton de la papilio kaj metis ghin en arbotruon. Post
kelkaj tagoj li vidis che la vilagha enirejo paron da papilioj dancante
flugantaj al li, poste unu el ili flugis antauen kaj la alia flirtis
chirkau li. Li sekvis la flugantan papilion. Che la fino de la vojeto
li trovis groton kashitan en floroj, el kiu fluis fonto. Li kaurighis,
prenis mankavon da fontakvo kaj ghin gustumis. Dolche! Oni diras,
ke el bonkvalita fontakvo facile distilighas aroma brando. Li do
komencis provfari alkoholajhon el la fontakvo. Vere aromega estis
la farita brando. Drinkantoj ghin laudis. Poste venis najbaraj vilaghanoj
kaj tiuj el malproksimeco por trinki la aroman brandon. De tiam
Maotai-vilagho prosperighis...
Fakte
en la vilagho estis fonto, kaj tieaj plej fruaj loghantoj pu-oj
konstruis puton por ghi. En Qing-dinastio (1644-1911) la vilagho
shanghighis en urbeton kaj ricevis la nomon - Maotai-urbeto.
Delonge
la urbeto Maotai distilas brandon, kaj pro sia unika gusto la brando
trovis vastan shaton. En la komenco de la 19-a jarcento trovighis
pli ol 20 brandofarejoj en la urbeto Maotai, kie negocis multaj
komercistoj el aliaj lokoj. De tiam Maotai-brando iom post iom famighis.
En la jaro 1915 Maotai-brando gajnis la Oran Premion en la Panama
Universala Foiro okazinta en San-Francisko de Usono kaj farighis
unu el la tri famaj brandoj de la mondo kune kun konjako de Francio
kaj viskio de Skotlando de Britio. En la jaro 1985 Maotai gajnis
la Oran Kasian Premion de la Internacia Komisiono pri Manghajho
kaj Turismo de Parizo, kaj en la sekvanta jaro ghi akiris la Oran
Premion en la 12-a Internacia Manghajha Foiro en Parizo. Kiel elstara
brando de Chinio, Maotai jam eksportighas en pli ol 140 landojn
kaj ghia jara eksportokvanto atingas 300 tunojn valorantajn 6 milionojn
da usonaj dolaroj.
Speciala
farado
La
urbeto Maotai situas en kava loko che Chishui-rivero. Chiujare post
la 9-a de la 9-a monato lau la china luna kalendaro akvo de la rivero
purighas, kaj tiam estas la tempo de farado de Maotai-brando. Krome
en la loko kreskas sorgo kun grajnoj malgrandaj kaj dikshelaj. Tia
sorgo estas bona por multfoja vaporumado kaj kuirado en la farado.
Tritiko de la loko maturighas en la 5-a de la 5-a monato lau la
china luna kalendaro, iom pli frue ol tiu de aliaj lokoj. Ghi kun
grajnoj grandaj kaj plenplenaj estas bona materialo por fari giston.
La
farado de Maotai estas kompleksa. Ghenerale en la brandofarado oni
aldonas aromajhon kaj akvon, sed tio estas malpermesita en Maotai-farado.
Maotai havas nur unu produkto-periodon en unu jaro: oni faras giston
en la 5-a de la 5-a monato kaj aldonas sorgon en la 9-a de la 9-a
monato. Post 8-foja fermentado, 9-foja vaporumado kaj tri-jara konservado
en vinkelo, Maotai povas vendighi (post entute 5 jaroj). Kvankam
tio estas ne harmonia kun ritmo de la moderna vivo, tamen la tradicia
teknologio ebligas konservi specialan aromon kaj altan kvaliton,
tial ghi heredighas de generacio al generacio.
En
la pasintaj jaroj oni kelkfoje provproduktis Maotai en aliaj lokoj.
Kvankam oni ghin produktis tute per la origina teknologio, tamen
la gusto de la brando estis malsama. Lau specialistoj la kauzo kushas
en tio, ke la urbeto Maotai situas che la loko 400 m super la marnivelo.
Chirkau la urbeto estas montoj, kaj tiu specifa geografia situo
estas tauga por generado de mikroboj. Dum centoj da jaroj la kontinua
vinfarado de la urbeto plivigligis aktivadon de mikroboj kaj formighis
super la urbeto mikrobogrupoj nedetrueblaj nek influeblaj de ajna
natura forto.
Unika shtata
brando - Maotai
De
Han-dinastio (206 a.K. - 220 p.K.) la brando Maotai famis en la
kortego de antikva Chinio. En postaj periodoj ghi ankau aperis en
gravaj festoj kaj ceremonioj. Hodiau Chinio ankorau prenas ghin
kiel shtatan donacajhon kaj trinkajhon, tial ghin oni nomas shtata
brando de Chinio.
Laudire
Zhou Enlai, eksa chefministro de Chinio, estis fidela kliento de
Maotai-brando. Li ofte ghin trinkis kaj kelkfoje donacis al fremdaj
amikoj. En 1972, kiam Nixon, tiama prezidanto de Usono, vizitis
Chinion, Zhou lin regalis per Maotai-brando. Por protekti Chishui-riveron,
el kies akvo oni faras Maotai-brandon, Zhou diris: "Por garantii
la kvaliton de Maotai kaj ne polui la riveron, estas malpermesite
fondi fabrikon che la supra parto de la rivero." Hodiau la
rivero ankorau estas pura kaj la brando - aroma.
|