Unua-pagho >> Ekonomio >> Chinaj markoj

 

 

 

 


Legend

de CHEN TIAN

    En biblioteko de Harvard estas dokumento "Scienc-teknologia miraklo de Chinio -- Legend". Ekonomikistoj de Harvard opinias, ke krom Chinio, neniu alia disvolvighanta lando havas mondfaman informadikan entreprenon.

    La Kompanio (Grupo) Legend naskighis en 1984. Antaue ghi estis Novteknologi-disvolva Kompanio de la Komputika Instituto sub la China Akademio de Sciencoj. Tiam ghi havis nur 200 mil juanojn kaj 11 teknikistojn. Post senchesa penado en la pasintaj 18 jaroj ghi farighis granda informadika kompanio (grupo) kun 9 mil oficistoj kaj jara komerca valoro de pli ol 28 miliardoj da juanoj. Antaue ghi estis malgranda agento de alilandaj varoj, sed nun la plej granda entrepreno de komputiloj en Chinio. Oni povas diri, ke en la pasintaj 18 jaroj ghi kreis miraklon de china entrepreno en sia disvolvigho.

    En la unuaj jaroj post sia fondigho ghi iris la vojon de komerco, produktado kaj teknologio. Unue ghi peris alilandajn varojn kaj poste povis fari certaskalan negocon kaj sekve de tio ghi posedis serion da fundamentaj kapabloj pri administrado pere de merkata disvolvo, cirkulado de varoj, administrado de financo, konstruo de negoca reto kaj postvenda servado, kaj surbaze de chio chi tio ghi povis fari certaskalan produktadon. La kombino de la produktado kun komerco pretigis vojon por shanghi teknikojn en monon kaj akcelis la teknikan kreadon. Tiamaniere la malgranda Legend ne nur postvivis la drastan konkurencon en la informadika merkato, sed ech atingis la skalon de 10 miliardoj da juanoj kaj fondis scienc-esploran grupon el mil personoj.

    Chirkau 1995 la komputiloj produktitaj de aliaj landoj okupis grandan parton de la china merkato. En tiu situacio Legend deziris disvolvi sian superecon kaj reguligis sin por kontentigi la enlandan merkaton. Ghi alprenis serion da rimedoj, inkl. de grandskala mallevo de la prezo, garantio de la kvalito kaj bona postvenda servado. Dank' al sia ghusta determino de la varoj kaj tauga negoca taktiko ghi okupis pli kaj pli grandan parton de la merkato. En la tria trimestro de 1999 ghi okupis 22.9% de la komputila merkato, sed en la dua trimestro nur 17.3%. Oni diris, ke tiel rapida kresko estas senprecedenca.

    Poste Legend akiris ankau rimarkindajn sukcesojn. En 1999 ghi vendis 800 mil komputilojn kaj okupis 23% de la komputila merkato.

Honesta negoco

    Honesto estas granda richajho de Legend en la 18-jara akumulado. Ties sukceso estas strikte rilata kun honesteco, kiu estas animo de ties varoj kaj ankau bazo de ties grandioza afero.

    En 1987, nelonge post kiam Legend komencis sian grandan karieron, ghi funkciis nur kiel peranto de alilandaj varoj en Chinio. Kliento de Shaanxi-provinco achetis de ghi servilon importitan de eksterlande, kiu poste perturbighis. La kliento volis redoni la varon al la kompanio. Pro limigo de import-eksporta regularo Legend ne povis tion trakti kaj ne donis respondon. Post du jaroj, kiam ghi okazigis ekspozicion en Xi'an (chefurbo de Shaanxi), tiu kliento plendis al ekspoziciantoj pri tiu afero. La kompanio tuj sendis peti pardonon de la kliento, redonis la monon kaj klarigis la kialon. Tio estis malfrua, el tio tamen vidighis ghia alta takso al la klientoj.

Kreivo

    Por Legend kreo estas viviga forto, tio montrighas en chiuj flankoj de la Kompanio (Grupo) Legend. En la komencaj tagoj de sia kariero ghi donis grandan atenton al tio, ke chiuj departementoj de la kompanio devas sufiche disvolvi kaj bone plenumi siajn rajtojn kaj devojn. Ekz. la entrepren-projekta sekcio rajtis decidi prezon de la varoj sen interkonsilighi kun la merkata sekcio. Tio kauzis disighon de chiuj sekcioj je iliaj oficoj. Por shanghi tiun fenomenon la kompanio unuigis dekkelkajn sekciojn en departementon de personaj komputiloj, kiuj respondecas pri esploro, produktado kaj komerco, tiel ke la pli ol 300 personoj, okupighantaj pri entreprenado de personaj komputiloj, reduktighis al 120 personoj, kaj plie ghi shanghis ankau la metodon de vendo de komputiloj, kio ludis shlosilan rolon por dilati la merkaton.

    Legend zorgas nun antau chio pri la merkato. Ghi difinas prezon de siaj varoj lau shanghigho de la merkato kaj tiel ke formighis la modelo de elasta produktado kaj livero. La klientoj mendas varojn kun la deziro kiel eble plej rapide ricevi ilin, sed ghenerale la produktado estas malrapida; nun por kontentigi la bezonon de la klientoj oni multe produktas la varojn bezonatajn de la klientoj kaj konservas ilin en sekura tenejo, tiamaniere oni povas kontentigi la gheneralan kaj apartan bezonon de la klientoj.

Scenejo por kapabluloj

    Legend bone scias, ke la altteknologia konkurenco finfine estas konkurenco de la talentuloj. Oni havigos al si kompare fortan konkurencpovon nur kun kompetentaj laborantoj. Legend akcentas kapablon de homo pli multe ol lian klerecon, kaj meriton de homo pli multe ol lian servodauron.

    Wang Xiaoyan, supera vicprezidanto de la kompanio Legend, ja estas bona ekzemplo. En 1994, shi, 39-jara, dungighis de la kompanio Legend, kaj de tiam en la 8 jaroj shi ricevis preskau chiujn premiojn de la kompanio. En la unua jaro shi estis ordinara inghenierino. Shi laboris diligente kaj honeste kaj post nelonge shi farighis elita oficistino de la kompanio. En la dua jaro shi estis promociita al direktoreco de iu malgranda sekcio kaj en la tria jaro -- ghenerala direktoro de iu departemento kaj en la 4-a jaro vicchefdirektoro de iu brancha kompanio. En la 5-a jaro shi estis nomumita ghenerala direktoro de tiu brancha kompanio. En la 6-a jaro shi farighis plenuma vicprezidanto de la kompanio kaj en la 7-a jaro supera vicprezidanto de la kompanio.

    En la kompanio Legend estas pluraj kompetentuloj, similaj al Wang Xiaoyan. Iuj trifoje promociighis en unu jaro kaj aliaj estis taskitaj per grava laboro nur kelkajn monatojn post sia dungigho. Hodiau la averagha agho de la administrantoj de Legend estas nur 31.5 jaroj. La kompanio klare scias, ke sen forta entreprena kohera forto ghi ne povus restigi talentulojn al si ech per alta salajro. Tial ghi alte taksas kapablulojn kaj pretigas medion por disvolvi ilian talenton.