Haier
estas fama marko en merkato de elektraj aparatoj de Chinio. La fridujo,
lavmashino, klimatizilo k.a. kun marko Haier havas grandan debiton.
Ja estas vere, ke la varoj markitaj per Haier estas bonkvalitaj.
Antau 10 jaroj la entrepreno Haier situanta
che la Flava Maro estis malgranda fabriko suferanta de grava deficito.
En 1984 s-ro Zhang Ruimin farighis ghia estro. Li okazigis ekspozicion
de ghiaj 76 malbonkvalitaj fridujoj. Post kiam la laboristoj ilin
rigardis, Zhang kategorie decidis detrui ilin.
Kiam la
76 fridujoj skoriighis, la laboristoj de Haier faris la unuan pashon
survoje al famigho de siaj varoj. En 1988 la fridujo Haier gajnis
oran medalon de bonkvalita varo de Chinio.
En 1996 ghi gajnis la premion "Kvin-stela Diamanto" de
Usono. Dank' al rigora kontrolo de la kvalito, Haier finfine ekhavis
lokon en la merkato. Preskau samtempe Haier aneksis plurajn deficitajn
entreprenojn kaj enkondukis avangardan alilandan teknologion. Dank'
al tio ghiaj varoj ekhavis unuarangan kvaliton jam de tiam. Kaj
iom post iom ghi disvolvighis en grandan korporacion, kiu povas
produkti elektrajn aparatojn de 10 specoj kun 5000 normoj, inkl.
de fridujo, lavmashino kaj mikroonda forno. Nun ghi estas la plej
granda korporacio el la chinaj entreprenoj de hejmaj elektraj aparatoj.
Ghiaj eksportajhoj okupas la unuan lokon inter tiuj de la samspecaj
entreprenoj de Chinio.
Samkiel
aliaj potencaj entreprenoj, ankau Haier energie laboras por sin
montri en la intrernacia merkato. Tamen en la unua fojo, kiam ghiaj
fridujoj eksportighis en Germanion, pro ilia nekonateco oni tenis
sin apatie kontrau ili en la vendejoj. Tiam chinaj entreprenistoj
petis la germanan komerciston deshiri la markon kaj miksi la fridujojn
Haier kun aliaj samspecaj varoj, por ke la klientoj mem elektu,
rezulte oni mendis dudek mil fridujojn de Haier. Post tio la produktajhoj
de Haier facile eksportighis en Usonon, Francion, Germanion, Japanion
kaj aliajn landojn.
Samtempe
kun tio, ke la varoj de Haier vendighas en la internacia merkato,
la korporacio Haier sukcesis ankau en entreprenado en alia regiono
au lando. En 1995 naskighis Hongkong-a kompanio de Haier. Dank'
al la tieaj favoraj kondichoj financaj kaj komercaj, Haier bone
utiligas sian kapitalon kaj disvolvas importadon kaj eksportadon
de varoj. En 1996 ekfunkciis la indonezia kompanio de Haier, kies
jara produktokvanto de fridujoj estis centmil. En 1997 Haier faris
kontraktojn pri starigo de fabrikoj investotaj de ghi kaj Malajzio
kaj de ghi kaj Filipinoj. Pro tio Haier faris pli grandan pashon
sur la vojo al sia famigho en la internacia merkato.
|