Wuhan,
chefurbo de Hubei-provinco, situas en la meza parto de Yangzi-rivero
kaj tiu de la Pekin-Kantona Fervojo. Ghi estas trafika nodo de Chinio.
Dank' al sia favoraj geografiaj kondichoj kaj bona natura medio,
la distrikto Dongxihu, en la nordokcidenta antauurbo de Wuhan, en
la jaroj de reformado kaj pordmalfermo iom post iom shanghighis
en altteknologian disvolvan zonon. Tie multe investis Taiwan-aj
entreprenistoj kaj la entreprenoj disvolvighis rapide. La tieaj
famaj produktajhoj havas grandan debiton ne nur en Wuhan kaj Hubei,
sed ankau en aliaj lokoj en kaj ekster Chinio.
En
1993 la Grupo Tongyi de Taiwan fondis tie la Wuhan-an Limigitan
Nutrajh-kompanion Tongyi, kies chefa tasko estas produkti kaj vendi
sodakvon, aliajn trinkajhojn, tuj vermichelojn kaj aliajn varojn.
Post kelkjara penado la kompanio ghuas renomon en la rondo de chinaj
nutrajh-kompanioj. En 2000 ghia totala vendovaloro estis 556 milionoj
da juanoj. Respondeculo de la Grupo Tongyi de Taiwan diris: "Nia
grupo investis por fondi 31 fabrikojn sur la cheftero de Chinio.
La medio de la distrikto Dongxihu de Wuhan kaj la urbo Kunshan de
Jiangsu-provinco estas la plej bona, dum la unua estas bone profitodona."
Dank'
al la sukceso de la nomita kompanio, pluraj Taiwan-aj entreprenistoj,
kiuj volas investi tie, konsultis ghin. Rekomendite de ghia ghenerala
direktoro Wu Fuzhang, Yuandong-grupo, unu el la 5 grandaj popolaj
kompanioj (grupoj), decidis investi 29.95 milionojn da usonaj dolaroj
en la disvolva zono de Dongxihu por fondi tie la cementan limigitan
kompanion Yadong.
Antau
sia finkonstruigho, la cementa kompanio rekomendis navigan kompanion
de Taiwan kiel investanton por la disvolva zono. Nun pluraj Taiwan-aj
entreprenistoj pliigis sian investon kaj enkondukas tiean aliajn
Taiwan-anojn, kio pruvis, ke la disvolva zono larghe malfermis sian
pordon. Nun en la tuta zono estis enkondukitaj 308 entreprenoj kun
investo de 9.2 miliardoj da juanoj kaj la averagha jara kresko superis
45%.
Antau
nelonge s-ro Wu Fuzhang akceptis nin. Li estis kontenta pri la investa
medio de la zono. Li diris, ke lia kompanio deziras ke la vendovaloro
en 2001 atingu 600 milionojn da juanoj kaj la jara enspezo en 2005
-- 1.2 miliardojn da juanoj.
.
|