Wuhan
estas chefurbo de Hubei-provinco, en la meza parto de Chinio. Ghi
konsistas el tri partoj, t.e. Wuchang, Hankou kaj Hanyang.
Marte de 2003, en la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso
(TPK) de Chinio, s-ro Li Xiansheng, popola reprezentanto kaj urbestro
de Wuhan, demandis antau multaj cheestantoj inkl. de la tiama vicchefministro
Wen Jiabao: "Kie estas Wuhan?" Oni miris, kial la urbestro
faris tiun demandon. Sed Wen Jiabao komprenis, ke li aludis, kiun
rolon Wuhan devas ludi kaj kian pozicion ghi devas havi en la ekonomia
geografio. Pri tio Li Xiansheng faris paroladon, kiu multe interesis
la ekonomikistan rondon.
Antau nelonge, mi vizitis la urbon kaj ghian urbestron Li Xiansheng.
Li Xiansheng naskighis en 1954. Li servis en la armeo kaj laboris
en fabriko. En la bazaj unuoj li okupis sin pri dekoj da laboroj,
tamen li neniam forlasis Wuhan. Li havas nedisigeblan rilaton kun
la urbo.
Nia interparolo komenchighis de la urba historio. Li diris: "Lau
esplorado, jam antau dek mil jaroj homoj aktivadis en Wuhan. En
ghia antauurbo estas ruino de antikva urbo konstruita de Shang-dinastio
kaj bone konservita hodiau. En pluraj dinastioj Wuhan funkciis kiel
trafika nodo de la akvovojoj kaj tervojoj. Tie vendighis diversaj
varoj kaj aktivadis komercistoj de diversaj lokoj. Fine de Ming-dinastio
(1368-1644) kaj komence de Qing-dinastio (1644-1911) Hankou estis
unu el la kvar famaj urboj siatempe en Chinio kaj oni nomis ghin
urbo de kie oni povas veturi rekte al chiuj lokoj de la lando. En
la lastaj jaroj de Qing-dinastio la industria disvolvigho ekscitis
la var-ekonomion de la urbo kaj dank' al siaj bonaj geografiaj kondichoj
kaj aparta ekonomia pozicio ghi farighis unu el la gravaj ekonomiaj
urboj en Chinio." Per tiuj vortoj s-ro Li ne nur desegnis ghian
gravan konturon de la historia disvolvigho, sed ankau montris ghian
ekonomian rolon en la historio.
Koncerne la ekonomian disvolvighon de la urbo, li diris: "Kun
Wuhan kiel cirklocentro kaj kun 1200 km kiel radiuso, la granda
cirklo ampleksas multajn gravajn ekonomiajn lokojn, kiaj Pekino,
Shanhajo, Kantono, Shenzhen, Hongkong kaj Makao. La ekonomia rolo
de Wuhan ja estas neanstatauigebla. Komence de la reformado kaj
pordmalfermo Wuhan okupis la kvaran lokon lau la ekonomia forto
en Chinio, sed poste ghi postighis. La tri grandaj ekonomiaj zonoj,
t.e. la delto de la Perlo-rivero, delto de Yangzi-rivero kaj la
regionoj che Bohai-maro, rapide disvolvighis kaj ludis gravan rolon
en la tutlanda ekonomia disvolvigho, dume la okcidenta parto de
Chinio influate de favoraj politikoj multe disvolvis sian ekonomion.
Chio chi tio paligis la koheran kapablon de Wuhan kaj multaj lokoj
superis ghin. En 2002 la sinteza ekonomia forto de Wuhan jam mallevighis
al la 11-a loko en Chinio."
Kiel difini la ekonomian pozicion de Wuhan kaj kiel elvolvi ghian
superecon en la nova periodo, tio farighis aktuala problemo urghe
solvenda. Urbestro Li diris: "La laborraporto de la Shtata
Konsilantaro montras, ke akceli la intershanghon kaj ekonomian kunlaboron
inter la orienta, okcidenta kaj meza partoj de Chinio utilas al
ilia kuna disvolvigho. La shlosilo de konstruo de la bonhava socio
en chiuj flankoj estas akceli la ekonomian disvolvighon en la meza
kaj okcidenta partoj de Chinio. La meza parto ligighas kaj al la
oriento kaj al la okcidento kaj rolas kiel strategia gravito, tial
nun elstarighis la problemo konstrui la ekonomian cirklon kun Wuhan
kiel la centro. En la regiono kun Wuhan kiel la centro trovighas
multe da urboj, kiuj ligighas unu kun alia kaj havas similajn kutimojn,
morojn kaj kulturajn trajtojn kaj komunan historian originon. La
loko havas gravan signifon por potencigho de la meza parto de Chinio.
Tio estas ankau reala bezono por konstrui sistemon de moderna merkata
ekonomio. Wuhan havas pliajn avantaghojn: ghi estas ne nur unu el
la plej grandaj trafikaj nodoj de Chinio, sed ankau financa kaj
komerca centro en la meza baseno de Yangzi-rivero. En la tempo,
kiam multaj urbegoj de la mondo sentas mankon de akvo, Wuhan okupas
la unuan lokon en la mondo lau pokapa akvokvanto de la loghantoj
kaj krom tio ghia areo de riveroj kaj lagoj okupas la unuan lokon
de Chinio. Wuhan estas unu el la 6 grandaj sintezaj industriaj bazoj
de Chinio kaj ghiaj optik-elektrona fabrikado kaj aliaj altteknologiaj
industrioj, autofabrikado, fershtala industrio kaj scienc-edukaj
fortoj estas inter la plej progresaj en la lando. Kaj krom tio la
politikoj ellaboritaj de la centra registaro por la granda ekonomia
disvolvado en la okcidenta parto de Chinio estas favoraj ankau al
Wuhan kaj multe da aliaj urboj en meza Chinio. Lancho de multe da
fundamentaj projektoj en la okcidenta parto de Chinio donis vastan
spacon por disvolvigho de la entreprenoj de Wuhan kaj ghiaj proksimaj
lokoj. Oni povas diri, ke se Wuhan bone disvolvos sian avantaghan
rolon, ghi ne nur okupos utilan lokon en la enlanda merkato, sed
ankau akcelos siajn pashojn en la marshado al internacia metropolo."
"La konstruado de la ekonomia cirklo kun Wuhan kiel la centro
estas problemo ne nur teoria, sed ankau praktika," diris Li
Xiansheng, kiu bone scias, ke la urba konstruado bezonas ne nur
teorian bazon, sed ankau diligentan penadon. Ekonomia disvolvigho
de Wuhan nun estas ne nur shanco, sed ankau defio. Por atingi tiun
celon oni bezonas kulturan, leghan, edukan, mediprotektan kaj aliajn
garantiojn. Li Xiansheng diris, ke estiel gvidanto de nova registaro
de la urbo, li firmdecide batalos malgrau la grandaj malfaciloj
por konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj gvidante la 8.3
milionojn da urbanoj.
|