Neniu
el la ekonomika rondo de Hongkong kaj ech Azio ne scias la nomon
Li Ka Shing. Li kun kapitalo de 7.8 miliardoj da usonaj dolaroj
okupas la 28-an lokon inter la tutmondaj richuloj.
Li
naskighis en julio de 1928, en malricha familio en Guangdong-provinco.
En infaneco li venis al Hongkong kun la patro. Sed post nelonge
la patro forpasis pro malsano kaj li, estante unuenaskito, achesis
lerni kaj prenis sur sin la vivtenadon de la familio. Li laboris
kiel ofertisto de plastajhoj. Lia diligenteco rikoltis laudon de
la mastro kaj post 2 jaroj li estis nomumita ghenerala direktoro
en la agho de 18 jaroj.
Richulo
el nulo
En
somero de 1950 Li Ka Shing fondis fabrikon de plastajhoj Changjiang
per mono prunteprenita de parenco kaj shparmono. Iun tagon li legis
informon en gazeto, ke itala kompanio de plastajhoj elfaris plastajn
florojn kaj baldau liveros ilin al la merkato. Li tuj konsciis,
ke en ekonomia restarigho post la milito la homoj havos pli grandan
bezonon por la materia vivo, dum plastaj floroj estas malmultekostaj
kaj konformaj al la bezono de la socio. Li tuj decidis produkti
plastajn florojn.
Liaj
produktajhoj estis tre bonvenaj al la merkato de Hongkong kaj Sudorienta
Azio kaj senchese kreskis mendoj. En la 7 jaroj ghis 1964 li profitis
dekojn da milionoj da Hongkongaj dolaroj, kaj Changjiang farighis
la plej granda bazo de plastaj floroj de la mondo.
Sed
malproksimvida Li Ka Shing antauvidis, ke ne longe dauros la komerco
de plastaj floroj, kaj turnis sin al produktado de plastaj ludiloj.
Ghuste kiel li antauvidis, 2 jarojn post 1964 serioze stagnis la
plastaj floroj, sed liaj plastaj ludiloj furoris en la mondo, kaj
la valoro de chiujara eksporto atingis dek milionojn da usonaj dolaroj,
okupante la unuan lokon inter la eksportantoj de plastaj ludiloj
de Hongkong.
Investi
bienon
En
la dua duono de la 60-aj jaroj de la lasta jarcento okazis serioza
krizo de banka kredito en Hongkong. Investantoj kaj urbanoj haste
vendis bienon kaj domojn kaj forlasis Hongkong. Abrupte falis la
prezo de bieno kaj domoj de Hongkong kaj bankrotis bien-kompanioj.
Sed Li Ka Shing antauvidis la perspektivon de la industrio kaj komerco
de Hongkong kaj multe achetis bienojn kaj malnovajn domojn. Post
kelke da jaroj restarighis la ekonomio de Hongkong kaj multe da
fughintoj revenis, kaj pro tio draste levighis la prezo de bieno
kaj domoj en Hongkong. Li Ka Shing vendis la achetitajn domojn kaj
multe profitis de tio. Poste li achetis domojn kaj bienojn kun latenta
forto por prosperigho. En la komenco de la 70-aj jaroj li jam havis
domojn kun totala areo de 6.3 milionoj da kvadrataj futoj.
En
1971 Li Ka Shing fondis Bien-kompanion Changjiang (limigita) kaj
en la sekvanta jaro disvolvis ghin en la Industrian Kompanion (Grupo)
Changjiang kaj plene disvolvis sian aferon rilate bienon. En pluraj
petrolaj krizoj kaj ekonomiaj depresioj li saghe manovris kaj multe
profitis.
Malsekretigante
sian sukceson, Li Ka Shing diris: "Mi shuldas mian sukceson
al diligenteco, shparemo kaj firma volo. Mi estas scivola kaj havas
bonajn rilatojn kun la aliaj."
Bona
edukado al la infanoj
Li
Ka Shing vivas mallukse kaj chiun lundon havas kunmanghon kun la
tuta familio el 4 membroj. La mangho konsistas el 4 pladoj kaj supo.
Li
havas propran manieron de edukado al la infanoj. Kiam liaj du filoj
estis junaj, li ofte kunportis ilin en autobuso, por ke ili vidu
knabojn, kiuj vendas jhurnalojn kaj samtempe memlernas. En semajnfino
li kunportis ilin en ekskurso sur maro kaj ech tiam li kunportis
librojn en la china klasika lingvo kaj interpretis al ili, kaj poste
faris al ili demandojn. Li opiniis, ke en tiuj libroj estas valora
sperto por la homa vivo kaj moral-instruo al la homoj.
Liaj
filoj tiel priskribis sian patron: "La patro bone mastras monon
kaj scias, kio en la vivo estas plej grava. Li sentas sin pli richa,
ke li povas helpi malfelichulojn en edukado kaj kuraco."
Li
Ka Shing estas fervora por edukado kaj medicino, char lia patro
estis instruisto kaj forpasis tro frue pro malsano. Li tre amis
sian patron kaj ofte monhelpas medicinan aferon kaj edukadon. Chiujare
li donacas 17 milionojn da Hongkongaj dolaroj al 17 hospitaloj por
ilia hospica servo al malrichaj suferantoj de kancero. En lia hejmloko
Guangdong-provinco li monhelpis starigon de universitato, kaj ghis
nun li jam donacis al ghi 1.2 miliardojn da Hongkongaj dolaroj.
Nun li pagas 70% de la mono bezonata por la funkciado de la universitato.
|