Luo
Kangrui estas fama dombienisto de Chinio.
En 1948 li naskighis en Hongkong. Lia patro estis fondinto de iu
granda kompanio (grupo). Li havas 9 gefratojn. Nun la familio Luo
gvidas 4 grandajn kompaniojn (grupojn) en Hongkong. Kvankam Luo
Kangrui naskighis en richa familio, li tamen ne ghuis richan vivon.
En lia agho de 15 jaroj la patro decidis, ke li veturu al Australio
per kargoshipo por tie studi. Li veturis en la shipo 13 tagojn kaj
senchese vomis pro marmalsano, tial ech hodiau li timas shipveturadon.
En Australio li studis 6 jarojn. Por ke li havu kapablon vivi memstare,
la patro sendis al li neniun moneron en tiel longa tempo, tial li
lernis lukrante. Li laboris kiel kelnero kaj panisto kaj ankau en
fabriko. La peniga kaj malfacila vivo metis firman bazon por sukceso
de lia estonta kariero.
Komenci
karieron per 100 mil Hongkongaj dolaroj
Revenine Hongkong, li eklaboris en la kompanio kreita de la patro.
Char la patro traktis lin severe, li kashe trovis alian laboron.
La patrino amis lin kaj persvadis, ke la patro pruntu al li 100
mil Hongkongajn dolarojn por ke li komencu sian karieron. Tiam li
estis 24-jara.
Lia fako estis ekonomiko kaj estis fremda al li en arkitekturo,
sed chiutage li klopodis en konstruejo de la 6-7-a horo matene kaj
faris preskau chion, kion li povis.
En la unuaj 7 jaroj li neniom ripozis kaj chiutage li laboris dekkelkajn
horojn. Li volis, ke la patro sciu, ke li estas kapabla.
Diligenteco
Komence post kiam Luo fondis konstruan kompanion, la akcia merkato
en Hongkong estis vigla. Amikoj ofte telefonis al li: "Mi profitas
en unu horo pli ol vi en la tuta jaro." Sed li ne shancelighis
en sia kariero. Li penadis por grandaj sukcesoj per sia diligenta
laboro.
Por malpliigi la riskon li sin okupis ankau pri komputoroj, hotelo,
restoracio, turismo k.a. Char liaj subuloj ne bone disvolvis sian
talenton en aliaj entreprenoj, tial ekde la 90-aj jaroj li forvendis
chiujn siajn investajhojn en aliaj entreprenoj kaj dedichis sian
tutan energion al dombieno, konstruado kaj konstruaj materialoj.
Li ja sentis, ke la dombiena afero en Hongkong jam atingis sian
kulminon, tial li direktis siajn okulojn al tiu sur la cheftero
de Chinio kaj decidis tie disvolvi sian karieron.
En
Shanhajo
En 1985 li venis al la cheftero de Chinio por serchi favorajn shancojn.
Tiam Shanhajo jhus malfermighis eksteren kaj tie estis multege da
bonshancoj. Li kunlaboris kun la junulara federacio de la urbo por
kune disvolvi hotelojn. Li estis profunde impresita de la granda
energio, nobla idealo kaj firma volo de la shanhajaj gejunuloj kaj
amikighis kun multaj el ili. Pro bona kunlaboro kaj profunda impreso
li pli kaj pli grandigis sian investon al Shanhajo.
En 1995-1996 la dombieno de la cheftero de Chinio jam komencis malfermi
sian pordon al eksterlando.
Luo ne perdis la shancon kaj organizis studentojn por fari esploradon
kaj fine trovis, ke tie la luksaj oficdomoj ne povas kontentigi
la bezonon, tial li achetis bienon kontrau 302 milionoj da juanoj
kaj komencis konstrui oficdomon.
Tuj post finkonstruigho de la domo, li luigis 70% de la domo kaj
poste la ekonomio de Shanhajo reviglighis kaj iam oni volis acheti
la domon kontrau 7 miliardoj da juanoj.
En la tempo, kiam Chinio membrighis al la Monda Komerca Organizo,
li konsciis, ke se Hongkong-aj entreprenistoj ne pli frue ol la
alilandaj investos sur la cheftero de Chinio, do malaperos iliaj
avantaghoj.
Luo persone partoprenis la investadon kaj disvolvon de Shanhajo
kaj longe vivis tie, tial li rigardas Shanhajon kiel sian duan hejmlokon.
Rapida
disvolvo
"Por vivi felichan vivon oni devas diligene labori, sed por
la kariero oni devas havi saghon kaj bonshancon," tiel li resumis
sian sperton.
Nun li metas grandan esperon sur la urbon Chongqing, kiu en la estonteco
eble farighos produkta centro en la sudokcidenta parto de Chinio.
Nun li dedichas grandan energion al la tiea konstruado.
"Profitado ne estas mia sola celo. Mi preferas fari la aferon
shatatan de mi mem," tio estas lia neshancelebla fido en la
pasinaj 33 jaroj.
Li atribuis sian sukceson al diligenta lernado kaj krom tio li dedichis
grandan atenton al kulturado kaj utiligo de talentuloj.
Li dungis neniun el siaj parencoj. Li diris, ke ech en la estonteco
li ne heredigos siajn entreprenojn al la gefiloj. Lau sia laborplano
li dedichos kvinonon de sia energio al kulturado de talentuloj.
Dank' al lia gvidado lia kompanio (grupo) farighis unu el la plej
sukcesaj dombienaj kompanioj (grupoj) en Chinio.
Li fondis la unuan malgrandan konstruan kompanion en 1971, kiu post
32 jaroj farighis granda kompanio (grupo) kaj la de li gvidata dombiena
kompanio (grupo) nun sin etendis ne nur al la tuta Chinio, sed ankau
al aliaj landoj de Azio kaj ech Ameriko. Nun sub tiu grupo funkcias
40 membrokompanioj.
|